Šarovce, hungare Sáró estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La hungara nomo iam estis la pli longa Barssáró.

Šarovce situas en la griza regiono

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojoj Želiezovce-Levice kaj Nové Zámky-Šahy. Levice troviĝas 14 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la loko devenis el 1075. Dum la historio formiĝis 2 apudaj vilaĝoj Granda kaj Malgranda Sáró. En 1910 loĝis en Malgranda Sáró 572, En Granda sáró 1007 da homoj (en ambaŭ plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1621 da homoj (746 hungaroj, 616 slovakoj kaj 212 ciganoj).

Vidindaĵo redakti