Šibenice (belvedero)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Šibenice

Šibenice estas belvedero en Ĉeĥio proksime de vilaĝo Jamnice en distrikto Opava en Moraviasilezia regiono. La betona konstruaĵo kun alteco 13 m, kiu per sia formo kaj detaloj ligas al la ĉirkaŭaj ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, troviĝas en malfermita pejzaĝo en supermara alteco 375 m sur plata montetpinto proksime de nivellinio U šibenice (377 m s. m.). Ĝi estis malfermita en la jaro 2019.[1]

Šibenice
belvedero
Belvedero Šibenice
Oficiala nomo: Šibenice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Municipo Stěbořice
Historia regiono Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Šibenice
 - alteco 375 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 13″ N 17° 46′ 40″ O / 49.95361 °N, 17.77778 °O / 49.95361; 17.77778 (mapo)
Materialo betono
Konstruita 2019
Por publiko jes
Plej facila aliro el Jamnice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Alteco de piedo 375
Alteco de belvedero 13 m
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Šibenice (rozhledna)
Retpaĝo: www.steborice.cz/rozhledna-sibenice/
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La belvedero estis konstruita en spaco de la nefinita artileria fuortaro Šibenice, kiu estis konstruata en la jaro 1938 enkadre de sistemo de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Kvankam estis hakita ĝia subterejo, la betonigado de ĝiaj surteraj objektoj jam pro influo de Munkena interkonsento ne okazis. Rekte en la loko de la nuna belvedero devis esti konstruita objekto por artileria turo OP-Š-S 33 "Katastr". Sed en la ĉirkaŭaĵo troviĝas pluaj objektoj de malpezaj kaj pezaj fortikaĵoj, kiuj estiĝis en la jaroj 1937 kaj 1938.

Post la dua mondmilito ĉi tie situis gvatturo, kiu pereis en la 1960-aj jaroj aŭ la 1970-aj jaroj.[2] En la 1970-aj jaroj estis en senpera proskimeco de la nerealigita artileria turo konstruita prefabrikita betona pionirara kaŝejo de tipo ÚŽ-6a.[3][4]

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Rozhledna Šibenice. Rozhlednovymrajem.cz. Alirita 2019-9-4.
  2. Bernardová, Veronika. Turisté budou moci vystoupat na dvě nové rozhledny. Opavsky.denik.cz. Alirita 2019-9-4.
  3. Rozhledna Šibenice. Steborice.cz. Alirita 2019-9-4.
  4. Jersey98. ÚŽ-6, Březová. Opevnovani.cz. Alirita 2019-9-4.

Eksteraj ligiloj redakti