Pri samnomata montarlago temas artikolo Štrbské pleso.

Štrbské Pleso situas en Altaj Tatroj en Slovakio kaj enhavas komercajn kaj loĝajn konstrŭaĵojn ĉirkaŭ glaĉera lago Štrbské pleso (nomo de la lago enhavas minusklan "p") kaj relative malgranda artefarita lago Nové Štrbské pleso farita en 1900. Ĝi situas je proksimue 1346 metroj super la marnivelo. Ĝi havas proksimume 200 loĝantojn.

Štrbské Pleso
hungare: Csorba-tó, germane: Tschirmer See, esperante: Ŝtrba Lago
domaro
Montara domaro Štrbské Pleso
Oficiala nomo: Štrbské Pleso
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Poprad
Municipo Štrba
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Altaj Tatroj
Situas en Tatra nacia parko
Situo Štrbské Pleso
 - alteco 1 350 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 02″ N 20° 04′ 03″ O / 49.11722 °N, 20.06750 °O / 49.11722; 20.06750 (mapo)
Montarlago Štrbské pleso
Fondo 1872
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 059 38
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj PP
NUTS 523933
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Situo rilate al Tatroj
Vikimedia Komunejo: Štrbské Pleso
Retpaĝo: www.strba.sk
Portalo pri Slovakio
Tatra domaro Štrbské Pleso
Štrbské pleso kaj Štrbské Pleso
Mallarĝtraka trajno ĉe stacidomo de Štrbské Pleso

Štrbské Pleso komencis sian historion en 1872 kiam Jozef Szentiványi ("el S-ta Johano," 1817-1906, noblulo el najbara vilaĝo Liptovský Ján, originale: Sv. Ján, "S-ta Johano") konstruis ĉasan loĝejon apud la lago Štrbské pleso.

Štrbské Pleso estas parto de komunumo de vilaĝo Štrba. Ĝi estis parto de komunumo Vysoké Tatry ekde 1947 ĝis 2007. Ĝi estis redonita al Štrba ja la 1-a januaro de 2008 laŭ decido de la supra tribunalo de la 14-a de aŭgusto de 2007.

Štrbské Pleso estas ligita per mallarĝtraka fervojo kun Poprad kaj per denta fervojo kun Štrba.

Štrbské Pleso estas skia kaj turisma ripozloko kaj enhavas multajn hotelojn.

Eksteraj ligiloj redakti