Municipo Živanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Elbo, 8 km nordoriente de la urbo Přelouč kaj 3 km sudokcidente de la urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 996 loĝantoj (2023).

Živanice
municipo
Baroka biena pordego en Živanice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Živanice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Rojo Bukovka
Situo Živanice
 - alteco 217 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 41″ N 15° 38′ 48″ O / 50.06139 °N, 15.64667 °O / 50.06139; 15.64667 (mapo)
Areo 5,24 km² (524 ha)
Loĝantaro 996 (2023)
Denseco 190,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 42
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575593
Katastraj teritorioj 2
Lokaj partoj 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Živanice
Retpaĝo: www.zivanice.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Preĝejo en Živanice

Vilaĝpartoj redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj

  • Živanice
  • Dědek
  • Nerad

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Živanice devenas el la jaro 1136, kiam ĝin aĉetis episkopo de Olomouc Jindřich Zdík, verŝajne filo de kronikisto Kosmas. De la jaro 1361 ĝi estis havaĵo de la monaĥejo de Opatovice kaj en la jaro 1491 la vilaĝo estis vendita al Vilém el Pernštejn.

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

En la vilaĝo troviĝas gotika preĝejo de Anunciacio el la jaro 1350 (atestita en la jaro 1361), kiu estas kultura memorindaĵo. Estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun turo sur norda flanko, havanta en teretaĝo sakristion. Sur okcidenta flanko estas antaŭĉambreto. La presbiterejo kaj turo estas apogataj per pilieroj. La presbiterejo estas kruce volbita kun pinta triumfarko, en la navo plata kaseda plafono kaj ligna ĥorejo, sur okcidenta flanko gotika ortangula portalo. La ĉefaltaro estas malfrugotika, en centro statuoj de Sankta Maria, Sankta Barbara kaj Sankta Rozalia, sur altaro de Sankta Jozefo novtempa bildo de tiu sanktulo kaj malfrugotikaj plataĵaj bildoj de Sankta Maria Magdalena kaj de Madono, sur altaro de Sankta Venceslao novtempa bildo de la sanktulo kaj malfrugotikaj plataĵaj bildoj de Sankta Ursula, Rozalia, Apolonia kaj de Anuncoacio. En la preĝejo troviĝas valora statuo de Sankta Barbara el la 1-a duono de 16-a jarcento kaj bildo de Anunciacio de J. Kramolín.

Popolaj konstruaĵoj redakti

Biena domo n-ro 3 kaj domo n-ro 26 kun triaksa pordego el la 2-a duono de la 19-a jarcento.

Pliaj memorindaĵoj redakti

  • Ŝtona kruco en Živanice
  • Monumento al falintoj en la unua mondmilito
  • Historia fajrobrigada domo
  • Ŝtona kruco en vilaĝparto Dědek
  • Kampanileto kaj ŝtona kruco en vilaĝparto Nerad

Legendo redakti

En la jaro 1645 estis en Živanice granda sveda soldataro; sveda generalo Torstenson mem kontrolis ekzercadon de la soldatoj sur vilaĝplaco. Fratoj Pavelák kaŝitaj en turo de la preĝejo per unu sola pafo la generalon mortpafis. La svedoj eĉ ne sciis de kie ekis la pafo kaj prefere de la vilaĝo foriris. Sed certe la viktimo estis alia sveda oficiro, ĉar generalo Torstenson mortis en la jaro 1851 en Stokholmo.

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.

Eksteraj ligiloj redakti