Șopotu Nou

komunumo en Rumanio

Șopotu Nou [ŝopotu noŭ) (hungare: Újsopot, germane: Neuschopot) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Oravița. En 1910 ĝi havis 1 281 loĝantojn [rumanoj), en 1992 1 423 (rumanoj), kaj laŭ la stato de 2021 en la loĝloko vivis 896 loĝantoj. Ĝi formiĝis en la teritorio de Șopotu Vechi en 1828. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). Administre apartenas al ĝi Cârșa Roșie, Poienile Boinei, Răchita, Stăncilova, Driștie, Ravensca, Urcu kaj Valea Urevița.

Șopotu Nou · Újsopot · Neuschopot
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Caraș-Severin
Alinome Újsopot (hungare), Neuschopot (germane)
Iama hungara departemento Krassó-Szörény
Situo 44° 49′ N, 21° 52′ O (mapo)44.81666666666721.8625Koordinatoj: 44° 49′ N, 21° 52′ O (mapo)
Șopotu Nou (Rumanio)
Șopotu Nou (Rumanio)
DMS
Poŝtkodo 327370
Loĝantaro 1,363 (en 2007)
vdr

La koloniigo ne estis tute volontula; la aŭtoritatoj devige venigis familiojn el Șopotu Vechi, kiu situas 12 km nord-oriente. En 1910 granda inundo detruis ĉiujn domojn escepte de la preĝejo (konstruita en 1850) kaj mortigis 60 homojn.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti