Ștefan Odobleja

Ștefan ODOBLEJA [ŝtefan odobleĵa], naskita la 13-an de novembro 1902 en Izvoru Aneștilor en distrikto Mehedinți, mortinta la 2-an de oktobro 1978 en Drobeta-Turnu Severin, estis rumana akademiano, verkisto, filozofo kaj armea kuracisto; li kreis sciencan branĉon nomitan psikokibernetiko.

En 1990 la Rumana Akademio membrigis lin postmorte.

Vivo redakti

Ştefan Odobleja devenis el kamparana familio. Li studis en la medicina fakultato de Bukareŝto, iĝis kuracisto kaj praktikis kiel armea kuracisto en pluraj urboj de Rumanio, ekzemple Bukareŝto, Dej, Drobeta Turnu-Severin, Lugoj kaj Târgoviște. Kvankam ofte premata de malriĉeco, li produktis verkaron de pli ol 50.000 paĝoj.

La plej grava el liaj verkoj aperis sub la franclingva titolo Psychologie consonantiste (kunsona psikologio), en du volumoj publikigitaj en 1938 kaj 1939. Ĝi enhavas preskaŭ 900 paĝojn kun 300 bildoj. Odobleja skribis, ke temas pri "enhavtabelo, indekso aŭ vortaro de psikologio, [por]... granda traktato de psikologio, kiu ampleksu 20 ĝis 30 volumojn". Iuj konsideras, ke en tiu verko Odobleja metis teorian fundamenton de tio, kio poste iĝis konata kiel kibernetiko. Tamen la verko trafis vastan malatenton, eble pro la komenciĝanta dua mondmilito. La unua rumana eldono aperis nur en 1982.

Odobleja trovis kontraŭecon de la komunismaj regantoj de Rumanio; liaj sciencaj kontaktoj estis interrompitaj. Por malhelpi lian verkadon oni malkonektis la elektron de lia domo. Pro manko de papero li notis siajn ideojn sur la marĝeno de ĵurnaloj.

Post lia morto lia filo insistis, malgraŭ protestoj de la aŭtoritatoj, ke la tomboŝtono de Odobleja portu la titolon "patro de kibernetiko".

Publikigitaj verkoj redakti

  • 1929 — studo Metoda de transonanță toracică, Bukareŝto
  • 1932La phonoscopie, Parizo
  • 1938Psychologie consonantiste I, volumo 1, Parizo
  • 1939Psychologie consonantiste II, volumo 2, Parizo
  • 1978Psihologia consonantistă și cibernetica, Bukareŝto
  • 1982Psihologia consonantistă, Bukareŝto, rumanlingva eldono kaj sintezo de la ĝeneraligita kibernetiko, publikigita en Parizo en la jaroj 1938/39 sub la titolo Psychologie consonantiste en du volumoj
  • 1993 — prijuĝo de Iosif Constantin Drăgan: ODOBLEJA — Apariția ciberneticii pe pământ românesc (apero de la kibernetiko sur rumana tero), Bukareŝto