Fundamentoj de Esperanto

(Alidirektita el Основы эсперанто)

Основы эсперанто (legu: 'Osnovy Esperanto', t.e. Fundamentoj de Esperanto) - la ruslingva lernilo estas unu el pioniraj Esperanto-libroj eldonita en postmilita Sovetio. La libro, kron lernilo, havas koncizajn Esperanto-rusan kaj rus-Esperantan vortarojn. Interese, ke inter tekstoj por lego estas verso de fama sovetia poeto Miĥail Isakovskij (Ĝis revido - dediĉita al eksterlandaj laboristoj-esperantistoj forveturantaj el Smolensk XI-1927). En tempo, kiam aperis ĉi-libro, M. Isakovskij jam forigis Esperanton el sia historio.

Основы эсперанто
Основы эсперанто
Основы эсперанто
Aŭtoro Ivan Sergejev
Eldonjaro 1961
Urbo Moskvo
Eldoninto Instituto de internaciaj rilatoj
Paĝoj 128
vdr