5626 Melissabrucker

asteroido
(Alidirektita el (5626) 1991 FE)

5626 Melissabrucker estas tre malgranda, malrapide rotacianta amora asteroido, malkovrita la 18-an de marto 1991 elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak (Arizono, Usono), en la kadro de la projekto Spacewatch.

5626 Melissabrucker
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 5626 Melissabrucker
Aliaj nomoj 1991 FE; 1970 RA
Nomita laŭ Melissa Brucker vd
Malkovro
Malkovrinto Spacewatch
Dato de malkovro 18-a de marto 1991
Loko de malkovro Observatorio de Kitt Peak
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
328,377 Gm (2,195 AU)
179,189 Gm (1,198 AU)
477,565 Gm (3,192 AU)
Discentreco 0,454
Meza anomaliangulo 306,971°
Klinangulo 3,854°
Periodo 1187,872 tagoj (3,252 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
173,287°
Argum. de periapsido 231,431°
Terdistanco
- Minimuma

31,984 Gm (0 ,213801 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 3,96 km
Rotacia periodo ~5,6 tagoj (~133,5 horoj)
Geometria albedo 0,15 (supozita)
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 14,7
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de Melissa J. Brucker [1] kiu esploras pri malgrandaj korpoj de la sunsistemo. Kiel Helpanta Ĉefa Esploristino por la projekto Spacewatch, [2] ŝi organizas kaj faras observojn de granda prioritato pri apud-teraj asteroidoj.

Orbito redakti

Ĝi krucas la orbiton de Marso kaj ĝia perihelio proksimiĝas al la orbito de Tero; ĝi estas do marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido.

Ĝi pli proksimiĝas al Marso: la 7-an de aŭgusto 2084 ĝi pasos al 0,04344 AU (6,498 milionoj da km) de tiu-ĉi planedo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5625 Jamesferguson5626 Melissabrucker5627 Short