(7335) 1989 JA

asteroido

(7335) 1989 JA estas malgranda sed neordinare hela duopa terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido, de la klaso de la apolonaj asteroidoj.

(7335) 1989 JA
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (7335) 1989 JA
Aliaj nomoj 1989 JA
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 1-a de majo 1989
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
264,899 Gm (1,771 AU)
136,651 Gm (0,9135 AU)
393,147 Gm (2,628 AU)
Discentreco 0,4841
Meza anomaliangulo 291,127°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 15,192°
Periodo 860,658 tagoj (2,356 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
61,301°
Argum. de periapsido 232,306°
Terdistanco
- Minimuma

3,410 Gm (0,02280 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 0,6 km
Ĉefa korpo : 0,57 ± 0,11 km
Rotacia periodo 0,1079 tago (2,5899 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,448 ± 0,043
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 17,59
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 1-an de majo 1989 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, (Kantono San Diego, Kalifornio, Usono).

Orbito redakti

Ĝi estas en orbita resonanco 4:5 kun Marso.

Ĝi estas rigardita kiel potence danĝera objekto: ĝia discentra orbito krucas tiun de la Tero danĝere proksime de sia malsuprenira nodo : ĝia tera MOID estas 0,0227965 astronomia unuo (3,410 milionoj da km), sed tiu distanco povas ŝanĝi en estonteco pro la perturboj, kiujn ĝi suferos fare de la tera gravita altiro.

  • La 22-an de majo 1949 ĝi pasis al 0,03641 astronomia unuo (5,4470 milionoj da km) de Tero,
  • la 27-an de majo 2022 ĝi pasis al 0,02690 astronomia unuo (4,0247 milionoj da km) de nia planedo,
  • la 21-an de majo 2114 ĝi pasos al 0,07598 astronomia unuo (11,366 milionoj da km) de nia planedo.

Kvankam ĝia orbito krucas ankaŭ tiun de Marso, ĝi restas iom malproksima de la ruĝa planedo pro sia granda orbita klineco : ĝia marsa MOID estas 0,16963 astronomia unuo (25,376 milionoj da km).

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita en majo 2022 de P. Pravec kaj aliaj, ankaŭ identigita elde la Observatorio Goldstone, Kalifornio, Usono. Anoncita en majo 2002.

Tiu satelito havas diametron taksita al 0,1 km, orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 1,2 km kaj orbitan periodon de 21,6 horoj (0,9 ± 0,1 tago). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7334 Sciuro(7335) 1989 JA7336 Saunders