-iv-
-iv estas neoficiala sufikso de Esperanto. Ĝi estas uzata en la Plena Ilustrita Vortaro.
Sufiksoj en Esperanto | ||
---|---|---|
Tipo | Oficialaj | Neoficialaj |
Verbaj | -ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot- |
-unt-, -ut- |
Seksaj | -in- | -iĉ-, -ip- |
Aliaj | -aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-, -ĉj-, |
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-, |
Ĝi devenas el ido kaj el la latina lingvo, kaj posedas ĝenerale du signifojn:
- Kapablo je ago esprimata en la antaŭa radiko (kiel en "pagiva" = "pagipova")
- Kapablo je igo esprimata en la antaŭa radiko (kiel en "kreativa" = "kreatigipova").
Ekzistas similaĵoj al tiu ĉi sufikso en aliaj lingvoj: ekzemple -dyktig [dikti] (norvege); -tüchtig [tyĥtig/tyĥtiĥ], -fähig [fehig], -tauglich [taŭgliĥ] (germane).
Ekzemploj redakti
Oni notu ke kelkaj el la ĉi-subaj ekzemploj estas tradicie rigardataj kiel unuradikaj vortoj, en kiuj "iv" estas nur parto de radiko kaj ne afikso. La montrita interpreto kun "iv" kiel sufikso estas nur la interpreto de tiuj, kiuj ŝatas enkonduki "iv" en Esperanton.
Signifo kapabla redakti
- akv'o'tra'las'iv'a,
- brul'iv'a,
- daŭr'iv'a (kapabla daŭri),
- esprim'iv'a,
- konstru'iv'a(kapabla konstrui),
- konvink'iv'a,
- kre'iv'a (kapabla krei),
- produkt'iv'a (kapabla produkti),
- sent'iv'a
Signifo igikapabla redakti
- altern'at'iv'a,
- daŭr'iv'a (kapabla igi daŭra),
- esprim'at'iv'a,
- grand'iv'a(kapabla grandigi),
- inklud'iv'a,
- konstru'at'iv'a (kapabla igi konstruata),
- kre'at'iv'a (kapabla igi kreata),
- kresk'(ant)'iv'a
- mort'iv'a,
- produkt'iv'a (kapabla igi je produkto),
- ruĝ'iv'a,
- vol'at'iv'o,
Argumentoj por -iv- redakti
Laŭ kelkaj esperantistoj -iv- povas utili kiel aktiva ekvivalento de la pasiva -ebl-.
Cetere, la dua signifo iasence internaciiĝas per la 15-a regulo de Esperanto.
Argumentoj kontraŭ -iv- redakti
Sendube ekzistas en oficiala Esperanto pluraj manieroj esprimi la saman signifon kiel la sufikso -iv-. Eblas ĝenerale uzi la jenajn sufiksojn:
- -a (kreiva - krea)
- -ema (produktiva - produktema)
- -pova (pagiva - pagipova/pagopova)