...And You Will Know Us by the Trail of Dead

...And You Will Know Us by the Trail of Dead ("...kaj vi rekonos nin per la spuro de mortintaj") estas usona rokbando (de Aŭstino, Teksaso) konata pro sia peza antemeca arteca muziko kaj ilia emo detrui la ekipaĵon je la fino de koncerto (tradicio pro kio famas The Who). Laŭ la banda retpaĝaro, la bandnomo divenas de praa majaa rita ĉanto. La kreiva kerno de la bando konsistas el Jason Reece kaj Conrad Keely. Ili interŝanĝe drumas, kantas kaj gitaras, ambaŭ dumkoncerte kaj surdiske. (Dum iuj kantoj, basisto Neil Busch kantas.)

...And You Will Know Us by the Trail of Dead
...And You Will Know Us by the Trail of Dead vive en la jaro 2005
...And You Will Know Us by the Trail of Dead vive en la jaro 2005
Bazaj informoj
Deveno Usono Austin, Usono
Ĝenroj Arta rokmuziko, sendependa rokmuziko
Aktivaj jaroj 1993 – nuntempo
Eldoninto Superball music
Interscope Records
Merge Records
Trance Syndicate
Retejo www.trailofdead.com
Membroj

Conrad Keely
Jason Reece
Kevin Allen
Jay Phillips
Aaron Ford
Clay Morris

Antaŭaj membroj

Neil Busch
Deanne Rowley
Doni Schroader
Danny Wood

vdr

Keely kaj Reece amikiĝis dum juneco, originale en Havajo. Ambaŭ kreis propran bandon en 1993 baldaŭ post transloĝiĝo al Olympia, Vaŝintonio. Tio de Keely, nomata Benedict Gehlen, nur daŭris jaron. Lia sekva bando Nancyville ankaŭ mallonge vivis. Reece ekis Honeybucket, tiam Mukileto Fairies dum li loĝis en Olympia. Nordokcidenta Usono malplaĉis ilin, do ambaŭ iris suden al Aŭstino kaj ekkunludis kiel "You Will Know Us By the Trail of Dead". Baldaŭ aliĝis gitaristo Kevin Allen kaj basisto Neil Busch, kaj la bando aldonis "... And" al la komenco de la nomo. Oni ofte vokas la bandon "Trail of Dead".

En 1998 ili faris la unuan kasedon (koncerta kasedo eldonita de loka muzikeldonejo Golden Hour Records) kaj plenan memtitolitan diskon de Trance Syndicate.

Conrad Keely

Post kiam Trance ĉesis, Trail of Dead iris al Merge Records kaj eldonis "Madonna" en aŭtuno de 1998.

Madonna iom sukcesis kaj gajnis al la bando intereson de ĉefaj firmaoj. La bando kontraktis kun Interscope Records post kiam ties prezidanto Jimmy Iovine legis pri ili en revuo. Ili rapide eldonis malgrandan diskon (EP) "Relative Ways" en 2001.

Frue en 2002, Trail of Dead eldonis "Source Tags & Codes", kiu ricevis laŭdajn recenzojn kaj aperis en multaj listoj de 10 plej bonaj diskoj de la jaro.

Sekva malgranda disko (EP) aperis en aprilo de 2003, "The Secret of Elena's Tomb". Tiu disko surprizis pro ĝiaj pli aventuraj kaj eksperimentaj kantoj, ekzemple elektronika muziko "Intelligence" de flankprojecto "A Roman Scandal" de Reece.

Trail of Dead eldonis "Worlds Apart" en januaro de 2005.

Keely verkis multan el la arto, kiu ornamas la diskojn de la bando.

Oni konsideras ilin esti influhava bando precipe en la post-punk-sceno.

Surbendigo kaj interŝango redakti

...And You Will Know Us by the Trail of Dead havas jenan politikon pri surbendigado dum koncertoj: Ili aprezas tiun agadon, nur se ili ricevas kopion de la koncerto.

Diskaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti