Tiu ĉi artikolo estas pri interreta domajno. Pri aliaj signifoj konsultu la apartigilon COM.

.com (de la angla vorto commercial = komerca) estas interreta domajna nomo, la plej uzata ĝenerala domajno de plej alta nivelo. En oktobro 2006 ĝi enhavis pli ol 57 milionojn da adresoj. Ĝi estis inter la originaj domajnoj kaj establita jam en 1985. Nun ĝin administras firmao VeriSign. Unue ĝi servis nur al usonaj komercaj entreprenoj, sed intertempe uzas ĝin ankaŭ aliaj, kiuj celas renomon de usoneco aŭ agas en pluraj landoj.

.com
.com logo
Fondita en 1985
Speco Ĝenerala domajno de plej alta nivelo
Statuso Aktiva
Administranto Verisign
Oficiala destino profitcelaj objektoj (en la tuta mondo)
Reala uzado uzata por ajna profitcela aŭ neprofitcela TTT-ejo kaj estas ĝenerale akceptita kiel normo por domajnoj de plej alta nivelo
Limigoj forestas
Dokumentoj RFC 920, RFC 1591
Reguloj pri disputoj UDRP (angle: UDRP)
Retpaĝaro www.verisigninc.com (en 12 lingvoj)
WHOIS-servilo whois.verisign-grs.com
DNSSEC jes
vdr

Por precizigi la komercecon de landaj retadresoj pluraj landoj kreis sub-domajnon kun la sub-nomo "com" aŭ "co", ekzemple "com.br" por Brazilo, "co.jp" por Japanio kaj "co.uk" por Unuiĝinta Reĝlando.