Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri domajno de plej alta nivelo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Ky.

.ky estas interreta nacia domajno de plej alta nivelo por Kajmana Insularo.

.ky
Fondita en 1995
Speco Nacia domajno de plej alta nivelo
Statuso Aktiva
Administranto Information and Communications Technology Authority
Oficiala destino Aĵoj rilataj al Kajmana Insularo
Reala uzado Estas iom uzata en Kajmana Insularo
Limigoj Oni devas rezidi aŭ esti registrita kompanio en Kajmana Insularo, kaj havi lokan adreson
Strukturo Okazas dianivele, ankaŭ trianivele en subdomajnoj
Reguloj pri disputoj UDRP
Retpaĝaro Retpaĝaro pri registrado en .ky (angle)
vdr

Ĝis 15 de septembro 2015 registrado estas limigita al rezidantoj kaj lokaj kompanioj de Kajmaninsuloj, kaj registranto devas havi lokan adreson. Ekde 15 de septembro 2015 la domajna sufikso .ky estos disponebla por iu ajn en la mondo.

Subdomajnoj redakti

Registradoj okazas duanivele, kaj ankaŭ trianivele en jenaj subdomajnoj:

  • com.ky,
  • edu.ky (limigita al edukaj institucioj),
  • gov.ky (limigita al registaraj instancoj),
  • net.ky,
  • org.ky.

Eksteraj ligiloj redakti