101-a simfonio (Haydn)

La simfonion no 101 D-maĵora Joseph Haydn komponis en la jaro 1794.

Ĝeneralaĵoj redakti

Haydn komponis la simfonion 101 kadre de sia dua turneo en Anglio. Ĝi ekestis en du etapoj: la dua ĝis kvara movimento ankoraŭ en Vieno, la unua en Anglio. La unua prezentado okazis la 3-an de marto 1794. [1] [2]

La gazeto Morning Chronicle komentis post la unua prezento: „Nenio povus esti pli originala ol la temo de la unua movimento; kaj se li iam inventis trafan temon, Haydn pli bone ol neniu alia povas elĉerpi el ĝi neĉesan variecon, sen delasi de ĝi eĉ nur unu fojon. La formado de la akompanaĵo en la andante, kvankam treege simpla, estis majstreca, kaj ni aŭdis neniam antaŭe pli ravan efekton ol tiu de la trio en la menueto. – Estis Haydn, kion oni povus, kion oni devus plu diri pri tio?“[1]

La kromnomo „Die Uhr“ [la horloĝo] devenas de la Viena eldonisto Johann Traeg, kiu en 1798 eldonis pianoversion de la andante kiel „Rondo. Die Uhr“. [1] Foje tiaj kromnomoj tamen povas elvoki tro altan ekspektemon. Ekz. Jacob (1952)[3] rakontas okazintaĵon el la jaro 1928, post kiam Arturo Toscanini prezentintis la simfonion en Vieno: Unu el la spektintoj plendis en la artista ĉambro, ke li ne resp. nur en la andante auŝkultis tiktaki la horloĝon. Li atendintis, ke li aŭskultas tonpentraĵon kun seninterrompa temo rilatanta sur horloĝon, do eble „historion de horloĝo“, kaj sentis sin treege seniluziigita.

Pli malnovaj partituroj ĝis ĉ. 1960 nomas la verkon parte „4-a simfonio“. Ĉi tio rilatas al la malnova eldono de la kompleta verkaro de Haydn far muzikeldonejo Breitkopf. [4]

La muziko redakti

Ensemblo: fluto, du hobojoj, du klarnetoj en A, fagoto, du kornoj en D, du trumpetoj en D, timbalo, du violonoj, vjolo, violonĉelo, kontrabaso. Klaviceno ne estas eksplicite notita, tamen Haydn plej verŝajne enmetis ĝin.

Movimentoj:

  • Unua movimento: Adagio – Presto
  • Dua movimento: Andante
  • Tria movimento: Menuetto. Allegretto
  • Kvara movimento: Finale. Vivace

Daŭro: ĉ. 25-30 minutoj (depende de la observado de la preskribitaj ripetoj).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Back, R. (2007): Symphonie in D-Dur, Hob. I:101 (“Die Uhr”). In: R. Ulm (Hrsg.): Haydns Londoner Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Gemeinschaftliche Ausgabe von Bärenreiter Verlag und Deutscher Taschenbuch Verlag, München: S. 146-150.
  2. Finscher, L. (2000): Joseph Haydn und seine Zeit. Laaber-Verlag Regensburg, 558 S.
  3. H. E. Jacob (1952): Joseph Haydn. Seine Kunst, seine Zeit, sein Ruhm. Christian Wagner Verlag Hamburg, 424 S.
  4. Joseph Haydn: Symphonie IV (101) D-Dur „Die Uhr“. Philharmonia No. 36; Wiener Philharmonischer Verlag, Wien. Taschenpartitur von ca. 1955

Eksteraj ligiloj redakti