1078 Mento

asteroido

1078 Mento estas malrapide rotacianta asteroido de la ĉefa asteroida zono.

1078 Mento
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 1078 Mentha
Aliaj nomoj 1926 XB; 1951 CF1;
1952 LD; A917 CB;
A924 EP
Nomita laŭ Mento vd
Malkovro
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro 7-a de decembro 1926
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
339,437 Gm (2,269 AU)
292,232 Gm (1,953 AU)
386,643 Gm (2,585 AU)
Discentreco 0,139
Meza anomaliangulo 112,607°
Klinangulo 7,369°
Periodo 1248,387 tagoj (3,418 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,77 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
93,934°
Argum. de periapsido 43,587°
Fizikaj ecoj
Diametro ?
Rotacia periodo 3,542 tagoj (85 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ?
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 11,80
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 7-an de decembro 1926 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Nomo redakti

Ĝi ricevis, kiel multe da asteroidoj malkovritaj de Karl Wilhelm Reinmuth, la nomon de planto, la Mento (latine Mentha).

En 1958, la franca astronomo André Patry, de la Observatorio de Nico, konstatis, ke unu planedeto nomita 864 Aase, malkovrita de Max Wolf la 13-an de februaro 1917 estis identa al 1078 Mento. Tiu-ĉi objekto gardis sian nomon, kaj la nomo 864 Aase estis reuzita por la asteroido 1921 KE malkovrita de Karl Wilhelm Reinmuth la 30-an de septembro 1921 kaj nove enkatalogita.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1001 - 2000)Poste:
1077 Kampanulo1078 Mento1079 Mimozo