107P/Wilson-Harrington

apolona asteroido aux kometo

107P/Wilson-Harrington estas perioda kometo malkovrita la 15-an de novembro 1979 de la usonaj astronomoj Albert George Wilson kaj Robert G. Harrington elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

107P/Wilson-Harrington
perioda kometo
Q2868657asteroidoperioda kometo • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 107P/Wilson-Harrington
Aliaj nomoj 4015 Wilson-Harrington
1979 VA
Nomita laŭ Albert George Wilson, Robert G. Harrington vd
Malkovro
Malkovrintoj - A. G. Wilson kaj R. G. Harrington
- Eleanor F. Helin (remalkovro)
Dato de malkovro 15-a de novembro 1979 vd
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
394,974 Gm (2,640 AU)
148,538 Gm (0,993 AU)
641,411 Gm (4,288 AU)
Discentreco 0,624
Meza anomaliangulo 200,783°
Klinangulo 2,784°
Periodo 1566,980 tagoj (4,290 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,34 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
270,448°
Argum. de periapsido 91,411°
Terdistanco
- Minimuma

7,064 Gm (0,0472 AU AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4 ± 0,5 km
Rotacia periodo ~ 0,15 tago (~ 3,5736 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,05 ± 0,01
Observaj ecoj
Spektroklaso CF
Absoluta magnitudo 15,99
vdr

Nur tri fotografiajn observojn ili kapablis fari, nesufiĉaj por kalkuli la orbiton de la kometo, kiu estis perdita.

La 15-an de novembro 1979, la usona astronomino Eleanor Francis Helin malkovris elde la observatorio de la Monto Palomar, marsrenkontan asteroidon kiu ricevis la provizoran nomon 1979 VA. Ĝi estis reobservita la 20-an de decembro 1988 kaj ricevis la numeron 4015. La 13-an de aŭgusto 1992 estis anoncita ke la asteroido (4015) 1979 VA kaj la perdita kometo de 1949 estas la sama objekto.

De tiam, aliaj observoj de la asteroido estis faritaj por precizi ties orbiton kaj ekzamenoj de malnovaj kliŝaĵoj konfirmis la fotojn de 1949. Kvankam ĉi-tiuj fotoj montris tipan kometon, la postajn bildoj montris nur punktan objekton, kiu povus esti ne-aktiva kometo montranta maloftajn elĵetojn da gaso.

Ĝia discentreco de 0,624 estas granda por asteroido de la asteroida zono, sed pli kutima por perioda kometo. Ĝia asteroida nomo 4015 Wilson-Harrington (aŭ 4015 Vilsono-Haringtono) estas plej longa nomo de asteroido kun 17 literoj.

Oni konas nun sep aliaj objektoj ambaŭe kometoj kaj asteroidoj:

Terrenkonta objekto redakti

Ĝi estas klasifikata kiel apolona asteroido, do marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, ĝia orbito krucas tiujn de Marso kaj de la Tero sub febla orbita klinangulo: ĝi estas potence danĝera objekto.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4014 Heizman4015 Wilson-Harrington4016 Sambro
Antaŭe:Numeritaj periodaj kometojPoste:
106P/Schuster107P/Wilson-Harrington108P/Ciffréo