Por bildigi la grandecon de unu mikrometro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj de inter 1 mikrometro (μm) kaj 1 milimetro (mm) (10−6 — 10−3 m).


rosa araneaĵo

Unu mikrometro egalas al 0,000 001 metro. Unu metro egalas al 1.000.000 mikrometroj.

Vidu ĉi tie pri signifoj de nano-, mikro-, mili-.

  • Distancoj pli mallongaj ol 1 μm
  • 1 mikrometro estas:
    • 0,000 001 m.
    • 0,000 1 cm.
    • 0,001 mm.
    • 1.000 nm.
  • 1,55 μm — Ondolongo de lumo en optika fibro.
  • 6 μm — Longo de antraksa bakterio.
  • 7 μm — Dikeco de fadenero da araneaĵo (aranea reto).
  • 15 μm — Dikeco de fibro de silko.
  • 80 μm — Meza dikeco de homa haro (limiĝas inter 18 al 180 μm).
  • 340 μm — Proksimuma grando de la punkto ĉe la fino de tiu ĉi frazo.
  • 500 μm — Diametro de homa ovoĉelo.
  • Distancoj pli longaj ol 1 mm