Por bildigi la grandecon de unu nanometro, tiu ĉi paĝo estas listo de iuj aĵoj longaj de inter 1 nanometro (nm) kaj 1 mikrometro (Μm) (10−9 — 10−6 m).


Diagramo de DNA-helico.

Unu nanometro egalas al 0,000 000 001 metro. Unu metro egalas al 1.000.000.000 nanometroj.

Vidu ĉi tie pri signifoj de piko-, mikro-, mili-.

  • Distancoj pli mallongaj ol 1 nm
  • 1 nanometro estas:
    • 0,000 000 001 metro (m).
    • 0,000 001 milimetro (mm).
    • 0,001 mikrometro (Μm).
    • 10 angstromoj (Å).
    • 1.000 pikometroj (pm).
  • 2 nm — Diametro de DNA-helico.
  • 90 nm — Diametro de HIV-viruso.
  • 100 nm — Plej granda ero kiu povas trapasi kirurgan maskon.
  • 380-420 nm — ondolongo de purpura lumo.
  • 420-440 nm — ondolongo de indigokolora lumo.
  • 440-500 nm — ondolongo de blua lumo.
  • 500-520 nm — ondolongo de cejana lumo.
  • 520-565 nm — ondolongo de verda lumo.
  • 565-590 nm — ondolongo de flava lumo.
  • 590-625 nm — ondolongo de oranĝa lumo.
  • 625-740 nm — ondolongo de ruĝa lumo.
  • Distancoj pli longaj ol 1 Μm