2-Etilheksila salikato

2-Etilheksila salikato
Kemia formulo
C15H22O3
2-Etilheksila salikato
Plata kemia strukturo de la
2-Etilheksila salikato
2-Etilheksila salikato
Tridimensia kemia strukturo de la 2-Etilheksila salikato
2-Etilheksila salikato trovatas en la Japana lonicero..
Alternativa(j) nomo(j)
  • Salikato de 2-etilheksilo
  • Oktila salikato
  • 2-Etilheksila salikato
CAS-numero-kodo 118-60-5
ChemSpider kodo 1363702
PubChem-kodo 102491
Merck Index 15,6860
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora aŭ flaveca likvaĵo kun florodoro[1]
Molmaso 250,338g mol−1
Denseco 1,014 g/cm−3[2][3]
Fandpunkto <25°C
Bolpunkto 331,5°C [4][5]
Refrakta indico  1,5018[6]
Ekflama temperaturo 127,7°C [7][8]
Solvebleco Akvo:0,024 g/L[9]
Mortiga dozo (LD50) >5000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P321, P332+317, P362+364
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

2-Etilheksila salikatosalikato de etilheksilo estas organika kombinaĵo ankaŭ konata kiel 2-etilheksila salikato. 2-Etilheksila salikato estas oleosolvebla kemia sunprotekta agento kiu sorbas UVB-radiadon. Ĝi ne protektas kontraŭ UVA. 2-Etilheksila salikato estas uzata por pliigi la UVB-protekton en sunprotektilo. Salikatoj estas malfortaj UVB-sorbantoj kaj ili estas ĝenerale uzataj en kombinaĵo kun aliaj UV-filtriloj.

2-Etilheksila salikato ŝajnas havi bonan sekurecprofilon. Ĝi kovras ondolongon en la intervalo 295-315 nm, pinton je 307-310 nm. Ĝi estas estero de salikata acido kaj 2-etilheksanolo. La salikata parto de la molekulo ensorbas ultraviolan lumon por protekti la haŭton kontraŭ malutilaj efikoj de eksponado al sunlumo, dum la etilheksila parto funkcias kiel emoliento.

Ĝi havas mildan orkideo-similan aromon sed estas ĉefe uzata en aromaĵoj por plibonigi UV-stabilecon, reduktante la koloron kaj odorŝanĝojn pro lumekspozicio. Etilheksila salikato estas parfuma ingredienco uzata en multaj parfumaj komponaĵoj. Ĝi povas esti trovata en aromaĵoj uzataj en dekoraciaj kosmetikaĵoj, fajnaj aromoj, ŝampuoj, necesejaj sapoj kaj aliaj necesejvaroj same kiel en ne-kosmetikaj produktoj kiel hejmaj purigiloj kaj lesivoj. Ĝi estas parfuma ingredienco uzata en multaj parfumaj komponaĵoj. 2-etoksibenzamido estis patentita en 1951 fare de la Lundbeck firmao kiu poste iĝis liberkomerca."

Reakcioj redakti

Reakcio 1 redakti

  • Preparado de 2-Etilheksila salikato per traktado de salikata acido kun 2-etilheksanolo:

  +     + 

Reakcio 2 redakti

  • Preparado de 2-etilheksila salikato per traktado de metila salikato kun etila 2-etilaheksanoato:

  +    

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti