2-a distrikto de Budapeŝto

La 2-a distrikto de Budapeŝto estas administra unuo en la hungara ĉefurbo. Ĝia parto estas la fama Rózsadomb [rOzadomb], kiu estis/estas ŝatata loĝloko de riĉeguloj. Tiu urboparto estas pulmo de la ĉefurbo.

2-a distrikto de Budapeŝto
district of Budapest

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 85 018  (2023) [+]
Loĝdenso 2 340 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 31′ N, 19° 1′ O (mapo)47.51666666666719.016666666667Koordinatoj: 47° 31′ N, 19° 1′ O (mapo) [+]
Areo 36,34 km² (3 634 ha) [+]
2-a distrikto de Budapeŝto (Budapeŝto)
2-a distrikto de Budapeŝto (Budapeŝto)
DEC
2-a distrikto de Budapeŝto
2-a distrikto de Budapeŝto
Situo de 2-a distrikto de Budapeŝto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Budapest District II [+]
vdr

La loknomo Rózsadomb signifas: monteto pri rozo. Tio devenas el la turka regado, kiam turko kultivis tie rozojn. Apartenas al tiu distrikto iamaj vilaĝoj kaj aliaj loĝlokoj Adyliget, Kurucles, Lipótmező (=kampo de Leopoldo), Pasarét (herbejo de paŝao), Hűvösvölgy, Máriaremete, Újlak, Pesthidegkút, montoj Hárshegy kaj Szemlőhegy.

Loko de la 1-a distrikto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La distrikto situas centre kaj norde de la ĉefurbo laŭ dekstra bordo de Danubo sur montoj. La plej altaj montoj estas: Hármashatár-hegy (495 m), Hárs-hegy (454 m), Vihar hegy (453 m), Felső-Kecske-hegy (443 m) kaj Látó-hegy (376 m). La nomdonanta Rózsadomb estas nur monteto preskaŭ apud Danubo.

Historio redakti

Post formiĝo de la ĉefurbo Rózsadomb kaj ankaŭ Pasarét iĝis luksa zono. La ceteraj partoj estis satataj ekskursejoj, sed nuntempe la tuta distrikto luksiĝas. En tiu distrikto funkcias la plej granda vendejego, 11 bazlernejoj, 2 muzikaj lernejoj, 10 infanĝardenoj kaj 6 gimnazioj.

Vidindaĵoj redakti

 
Administrejo de la distrikto
 
Banejo Lukács [lukAĉ]

Ĝemelkomunumoj redakti