La 21 postuloj de MKS estis la listo de postuloj anoncita la 17-an de aŭgusto 1980 de Interfaka Strika Komitato (pole: Międzyzakładowy Komitet Strajkowy, MKS), kiun komencis la postulo pri kreo de liberaj sindikatoj en Pollando. La ceteraj koncernis respektadon de konstituciaj rajtoj kaj de la libero, forigon de partiaj privilegioj kaj plibonigon de sociaj vivkondiĉoj.

La tabuloj kun la 21 postuloj anoncitaj la 17-an de aŭgusto 1980 de Interfaka Strika Komitato ĉe la pordego n-ro 2 de la Gdanska Ŝipfarejo de Lenin, aŭguste 1980 dum naskiĝo de Solidareco

La postuloj estis por la regopovoj malfacilaj por akcepto, ĉar ili ne nur koncernis ekonomion. Kiel la unuan postulon la strikantoj formulis certigon de la rajto krei la propran reprezentantaron en la ŝtato. Laboristoj volis memstare organiziĝi en liberaj sindikatoj, kiuj povus alparoli al "laborist-kamparana registaro" nome de la "laboranta popolo de la urboj kaj vilaĝoj". Tiamaniere ili pridubigis kredindecon de la Pola Unuiĝinta Laborista Partio kiel partio, kiu devis regi nome de la proletaro.

Laŭvicaj postuloj ankaŭ havis politikan karakteron. Laboristoj postulis respektadon, entenatan en la konstitucio de la Pola Popola Respubliko, de la rajto al esprimlibereco kaj aliron al kontrolataj de la partio amaskomunikiloj. Strikantoj postulis ankaŭ ĉesigon de reprezalio kontraŭ personoj persekutataj pro la konvinkoj.

Laboristoj prezentis ankaŭ plurajn postulojn ekonomiajn kaj sociajn. Ili strebis al efektivigo de ŝanĝoj en administrado por ke la lando povu eliri el la ekonomia krizo. Ili postulis pligrandigon de apogo por personoj edukantaj infanojn. Grava afero por ili estis mallongigo de pensiula aĝo kaj reformo de la sanoservo. La lasta postulo koncernis liberajn sabatojn.

La postularo de laboristoj ŝajnis al la partio radikalaj, sed ili ne deziris renverson de la "popola registaro". La tiutempa geopolitika situacio ne donis esperon por ruinigo de la muroj apartigantaj Pollandon de la libera mondo. La "Imperio de malbono" estis plu minaca. Laŭ la doktrino de Leonid Breĵnev neniu lando apartenanta al la Varsovia Pakto povis rezigni la vojon kondukantan al komunismo. Registaroj establitaj de Sovetunio en la landoj de la Orienta Bloko povus, ajnkaze, kalkuli al "frata helpo" de kamaradoj el najbaraj landoj. Bona ekzemplo estis ĉi tie la Praga Printempo, kiu estis sufokita de la armea invado de la Varsovia Pakto (kune kun Ruĝa Armeo kaj Popola Pola Armeo).

La strikantaro vokis al la kreo de "socialismo kun homa vizaĝo". Ili kredis, ke la "popolan" ŝtaton oni povas reformi por plibonigi la sorton de la ordinara homo.

La 31-an de aŭgusto 1980 en Ŝipfarejo de Gdańsk oni subskribis kompreniĝon inter Interfaka Strika Komitato, reprezentanta pli ol 700 entreprenejoj, kaj la registara delegitaro. Disputa problemo estis liberigo de politikaj malliberuloj, kion postulis Lech Wałęsa. Vicĉefministro Mieczysław Jagielski fine konsentis skribe la garantion. Je la 16-a horo estis subskribita la fina dokumento de la interkonsento.

En 2003 la liston de la 21 postuloj oni enskribis al la listo de UneskoMemoro de la Mondo.

La listo de postuloj[1] redakti

1. Akcepto de liberaj sindikatoj sendepende de la Komunista Partio kaj de entreprenoj, konforme al konvencio n-ro 87 de la Internacia Laborista Organizo pri rajto formi liberajn sindikatojn.

2. Garantio de rajto al striko kaj de sekureco de strikistoj.

3. Plenumo de la konstitucia garantio de esprimlibereco, gazetaro kaj publikigado, inkluzive liberecon por sendependaj eldonistoj, kaj la havebleco de la amaskomunikiloj al reprezentantoj de ĉiuj kredoj.

4. a) Reveno de iamaj rajtoj al homoj eksigitaj de la laboro post la strikoj de 1970 kaj 1976.

b) Reveno de iamaj rajtoj al studentoj forpelitaj pro siaj vidpunktoj.

c) La liberigo de ĉiuj politikaj kaptitoj, inter ili Edmund Zadrozynski, Jan Kozlowski, kaj Marek Kozlowski.

d) Halto en subpremo de la individuo pro persona konvinko.

5. Dispono al amaskomunikiloj de informoj pri la formado de la Inter-Fabrika Strika Komitato kaj publikigo de ĝiaj postuloj.

6. Eligi la landon el sia kriza situacio per la jenaj rimedoj:

a) publikigi publikajn kompletajn informojn pri la socia ekonomia situacio;

b) ebligi al ĉiuj sociaj klasoj partopreni en diskuto pri la reformprogramo.

7. Kompenso de ĉiuj laboristoj partoprenantaj la strikon por la periodo de la striko.

8. Pliigo de la salajro de ĉiu laboristo po 2.000 zł ĉiumonate.

9. Garantiitaj aŭtomataj kreskoj de salajro surbaze de pliiĝoj de prezoj kaj malkresko de realaj enspezoj.

10. Plena provizo de manĝaĵoj por la enlanda merkato, kun eksportadoj limigitaj al trooj.

11. La enkonduko de manĝaĵaj kuponoj por viando kaj viandaj produktoj (ĝis la merkato stabiligas).

12. Forigo de komercaj prezoj kaj vendoj por okcidentaj moneroj en la tiel nomataj internaj eksportaj kompanioj.

13. Selektado de estraranoj surbaze de kvalifikoj, ne partia membro, kaj forigo de privilegioj por la ŝtata polico, sekureca servo kaj partia aparato per egaligo de familiaj gratifikoj kaj forigo de specialaj vendoj ktp.

14. Redukto de la aĝo por emeritiĝo por virinoj al 50 kaj por viroj al 55, aŭ (sendepende de la aĝo) post laborado de 30 jaroj (por virinoj) aŭ 35 jaroj (por viroj).

15. Konformeco de maljunaj pensioj kaj jarvaloroj kun tio, kio efektive estis pagita.

16. Plibonigoj en la laborkondiĉoj de la sanservo.

17. Asekuroj pri akceptebla nombro de lokoj en tagzorgaj centroj kaj infanĝardenoj por infanoj de laborantaj patrinoj.

18. Pagita patrineca forpermeso dum tri jaroj.

19. Malkresko de la atendoperiodo por apartamentoj.

20. Pliigo de la subvencio de komutilo al 100 zł.

21. Tago de ripozo sabate. Laboristoj en la brigada sistemo aŭ ĉirkaŭvojaĝaj postenoj kompensas la perdon de senpagaj sabatoj per pliigita forpermeso aŭ alia pagita tempo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Jak robotnicy tworzyli 21 postulatów Kiel laboristoj kreis la 21 postulojn, Polskie Radio, 17.08.2012
  • [1] - UNESCO » Memory of the World » Registered Heritage » Twenty-One Demands, Gdańsk, August 1980. The birth of the SOLIDARITY trades union – a massive social movement