La 24-hora sistemo estas konvencio pri tempomezuro, en kiu la tago komenciĝas je noktomezo kaj estas dividita en 24 horojn. La horo estas indikita per la horoj, kiuj pasis ekde noktomezo de 0 ĝis 23.

Vekhorloĝo kun cifera 24-hora indiko de la horo, indikanta la 13-an horon 38 minutojn kaj 7 sekundojn.

Priskribo redakti

Ecoj redakti

En tiu sistemo horo estas indikita sub la formo hh:mm (ekzemple 01:23) aŭ hh:mm:ss (ekzemple 01:23:45), kie hh (00 ĝis 23) estas la nombro de horoj kompletaj pasiĝintaj ekde noktomezo, mm (00 ĝis 59) la nombro de minutoj kompletaj pasiĝintaj ekde la lasta kompleta horo kaj ss (00 ĝis 59) la nombro de sekundoj ekde la lasta kompleta minuto.

Por la nombroj malpli grandaj ol 10, komenca zero estas aldonita. Tamen por la horoj, tiu zero estas foje forlasita. Se necesas eblas aldoni precizaĵon post la sekundo (ekzemple 01:23:45.678)

Simbolo redakti

La simbolo disiganta la horojn, minutojn kaj sekundojn estas ofte la dupunkto (vidu la normon ISO 8601 por reprezenti daton kaj horon).

Franclingve redakti

En Francujo kaj Kebekio, la litero h estas ofte uzata, se oni indikas nur horojn kaj minutojn (ekzemple 18h45).

Aparte redakti

En kelkaj apartaj medioj, kiel ekzemple usona militista aŭ informatika, neniu disiga simbolo estas uzata (ekzemple 1845).

Noktomezo redakti

La diurno komenciĝas je noktomezo, indikita per 00:00, kaj finiĝas je 23:59. Tamen, kiam utilas, la indiko 24:00 povas celi noktomezon de la sekva tago. Tiel ekzemple malfermhoraro de vendejo povas esti jena: "07:00-24:00". Simile iuj trajnhoraroj uzas 24:00 por alvenoj kaj 00:00 por foriroj.

Indikoj super 24:00 (kiel 24:01 aŭ 25:59) ne estas kutimaj, sed troveblas foje, ekzemple en JapanujoHongkongo, kiam malfermhoroj etendiĝas trans noktomezo aŭ ĉe televido. En Kopenhago oni uzas la sistemon por transportbiletoj: bileto valida ĝis 03:45 indikas 27:45.

Uzo redakti

 
Horloĝo de Venecio indikanta dufoje la horojn de la 1-a ĝis 12-a.

La 24-hora sistemo estas la nuntempe en la mondo plej uzata horsistemo. Temas pri la normo ISO 8601 por reprezenti daton kaj horon.

Aŭstralio, Kanado (krom Kebekio) kaj Usono uzas ĉefe la 12-horan sistemon. Tamen en Nordameriko uzatas la 24-hora sistemo en medioj militista kaj medicina.

Rilato redakti

La sekva tabelo montras la rilaton inter la 24-hora kaj la 12-hora sistemo:

24-hora 12-hora
00:00 12:00 atm
(noktomezo)
01:00 1:00 atm
02:00 2:00 atm
03:00 3:00 atm
04:00 4:00 atm
05:00 5:00 atm
06:00 6:00 atm
07:00 7:00 atm
08:00 8:00 atm
09:00 9:00 atm
10:00 10:00 atm
11:00 11:00 atm
12:00 12:00 ptm
(tagmezo)
13:00 1:00 ptm
14:00 2:00 ptm
15:00 3:00 ptm
16:00 4:00 ptm
17:00 5:00 ptm
18:00 6:00 ptm
19:00 7:00 ptm
20:00 8:00 ptm
21:00 9:00 ptm
22:00 10:00 ptm
23:00 11:00 ptm

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

  • Tradukado de la franca artikolo

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti