2871 Schober

asteroido

2871 Schober estas malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono.

2871 Schober
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 2871 Schober
Aliaj nomoj 1981 QC2; 1954 UD2;
1961 XS; 1971 SD2;
1971 TB3
Nomita laŭ Hans Josef Schober vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 30-a de aŭgusto 1981
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono) Usono
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
337,757 Gm (2,258 AU)
290,690 Gm (1,943 AU)
384,824 Gm (2,572 AU)
Discentreco 0,1394
Meza anomaliangulo 62,746°
Epoko: 25-a de februaro 2023
Klinangulo 5,771°
Periodo 1239,132 tagoj (3,393 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,71 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
28,318°
Argum. de periapsido 335,248°
Terdistanco
- Minimuma

140,812 Gm (0,9413 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 6,8 ± 0,16 km
Ĉefa korpo: 6,55 ± 0,15 km
Rotacia periodo 0,1188 tago (2,852 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,264 ± 0,021
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,85
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 30-an de aŭgusto 1981 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la aŭstrian astronomon Hans Josef Schober, de la Instituto de Astronomio de la Universitato de Graz. Plejparto el liaj esploroj estas dediĉitaj al la fotoelektra fotometrio de la asteroidoj, kie li alportis gravan kontribuon al la studo pri lumaj kurboj kaj rotaciaj periodoj. Li estas ĉefe konata pro la malkovro de tre malrapide rotaciantaj asteroidoj kaj la studo pri asteroidoj kun malsimplaj lumaj kurboj.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 18-an de oktobro 2022 de V. Benishek, P. Pravec kaj F. Pilcher per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 3-an de februaro 2023.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,83 km, orbitan duonan grandakson estimata je 21 km kaj orbitan periodon de 1,7696 ± 0.0008 tago (42,47 ± 0,02 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2870 Haupt2871 Schober2872 Gentelec