2P/Encke

kometo de la Sunsistemo

La kometo Encke (oficiala nomo: 2P/Encke) estas perioda kometo kiu kompletigas orbiton ĉirkaŭ la Suno en 3 jaroj, la plej malgranda periodo de ĉiuj la konataj kometoj. Ĝin observis unue Pierre Méchain en 1786, sed oni ne agnoskis ĝin kiel perioda kometo ĝis 1819, kiam Johann Franz Encke kalkulis ĝian orbiton.

2P/Encke
kometo de tipo Encke • perioda kometoapud-Tera objekto
Malkovro
Malkovrita de: Pierre Méchain
Dato de malkovro: 1786
Aliaj nomoj: 786 I; 1795; 1805;
1819 I; 1822 II; 1825 III;
1829; 1832 I; 1835 II;
1838; 1842 I; 1845 IV
Orbitaj karakterizojA
Epoko: 2454000.5 a
Afelio: 4.11 AU
Perihelio: 0.3302 AU
Granda duonakso: 2.2178 AU
Discentreco: 0.8471
Orbita periodo: 3.30 a
Klinangulo: 11.76°
Lasta perihelio: aprilo, 2007
Posta perihelio: aŭgusto, 2010
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis la dua perioda kometo malkovrita post kometo Halley. Ĝia orbito estis kalkulita de Johann Franz Encke kiu, post granda laboro, kapablis demonstri ke la observoj de 1786 (2P/1786 B1), 1795 (2P/1795 V1), 1805 (2P/1805 U1) kaj 1818 (2P/1818 W1) celis al la sama kometo. Li publikigis siajn konkludojn en 1819 en la revuo Correspondance astronomique, kaj sukcese prognozis la revenon de la kometo en 1822 (2P/1822 L1).

Eksteraj ligiloj redakti