1-a Iberia Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 1-a Iberia Kongreso de Esperanto okazis en Valencio, Hispanio, en printempo de 1923. Ĝi estas enkalkulita kiel 3-a Hispana Kongreso de Esperanto por respekti antaŭajn kunsidojn kiuj havis aliajn nomigojn el la unua kunveno iberia okazinta en Barcelono en 1920. Ĝi estis prezidita de advokato Andrés Piñó. Ĝi estis la unua kongreso kun la nomo de Iberia.[1]

Postkarto sendita el la Unua Iberia Esperantokongreso, 1923. Bildflanko: La Virgulino de la Senhelpitoj
Poŝtkarto sendita el la Unua Iberia Esperantokongreso, 1923. Tekstflanko, subskribo de Juan da Neto?

Notoj redakti

  1. Kongreslibro de la 16-a Hispana Kongreso de Esperanto, Ĥiĥono, 1955, 32 paĝoj sen paĝonumerigo.