3-a simfonio (Bruckner)

La Simfonio n-o 3 en d-minoro (WAB 103) de Anton Bruckner estis dediĉita al Richard Wagner kaj foje estas nomata la Wagner-simfonio de Bruckner. Bruckner verkis ĝin en 1873, prilaboris ĝin en 1877 kaj duan fojon en la jaro 1891.

Dediĉo de Bruckner al Richard Wagner

Instrumentado redakti

Prezentodaŭro:

  • originala versio ĉ. 75 min.
  • dua kaj tria versioj ĉ. 55-60 min.

Ekesto redakti

 
Pinĉpreno da snuftabako

La unua movimento kiel skizo estis finfarita la 21-an de februaro 1873 kaj la 16-an de julio kiel partituro, la adaĝo la 24-an de majo. La skerco portas la rimarkon "Vieno, 11-an de marto 1873" kaj ankaŭ la finalo estis finfarita kiel skizo la 31-an de aŭgusto en la bohemia Marienbad. Tuj poste, la saman tagon, Bruckner vojaĝis al Bayreuth kaj prezentis al Wagner kaj sian 2-an simfonion kaj ankaŭ sian plej novan verkon en d-minoro kun la peto elekti tiun, kiu al li pli bone plaĉas; tiun li volas dediĉi al li. Kiam Bruckner pli postan tagon denove vizitis Wagner laŭ ties invito, por ekscii ties elekton, Wagner volis uzi iom da tempo por trarigardi la notojn, kaj ambaŭ ĝuis tro da biero, tiel ke Bruckner post sia reveno ne sukcesis memori, kiun Wagner elektis. La du devis perpoŝte klarigi, kiu estis la elektita. La rilato inter la du komponistoj post ĉi tiu vespero tamen estis tre amika.

Sur la lastan paĝon de la partituro de la 3-a simfonio Bruckner notis „komplete preta la 31-an de decembro 1873 nokte“. La manskribaĵo de la 3-a simfonio en ĉi tiu formo tamen ne konserviĝis, ĉar Bruckner enskribis la ŝanĝojn por la 2-a versio de 1877 en la manuskripton kaj dum la fundamenta prilaborado de la simfonio elŝanĝis kelkajn foliojn de la manuskripto entute. Feliĉe la folioj de la unua versio konserviĝis, tiel ke el ili kaj el la ŝanĝitaj folioj de la manskribaĵo oni povis kun kelka malcerteco rekonstrui la unuan version. En 1888 Bruckner si turnis denove al ĉi tiu simfonio kaj prilaboris ĝin ree fundamente. Pro tiu kaŭzo nun ekzistas entute tri versioj de ĉi tiu simfonio. La unua versio famiĝis pro siaj Wagner-citaĵoj el Tristan kaj Ring, kiuj estis enigitaj blokaj kaj pro tio estis forigeblaj sen interveno en la substancon. Tion ankaŭ klarigas la fundamenta komponmaniero de la unua versio, je kiu periodaj detranĉoj, kiel tiaj markitaj, staras apud la alia dividite per paŭzoj kaj fermatoj.

Muzikaj rekoniloj redakti

Dua movimento redakti

La dua movimento surmontras per sia arkoforma, simetrian subdividon en A - B - C - Av -Bv laŭ la rondeltipo de aliaj adaĝoj de Bruckner.

Grupo A (Takt 1-40) komenciĝas per kvartakta temo A en varma arĉsono. Ĉi tiu efikas male al la plua paso de la grupo melodie kaj harmonie pli fermita kaj estas dominata de ĥoralo kaj la adaĝotipo de Beethoven, [1] estas tamen pli kromata. [2] Supra kaj malsupra voĉoj moviĝas en dignoplena ĥoralritmo, kaj la terciintervalo dominas. La baso imitas la tercisalton G - Bb de la supravoĉo, kiu alcelas per la F la kvinton de la dominanto. Per formado de apoĝaturoj en takto 2 la toniko ree estas atingata. Kun la antaŭtaktaj du okonoj fine de takto 2 la baso deiĝas en malsupren paŝanta kvaronmova akompano de la toniko. La harmoniaro moviĝas en la sferon de la subdominanto A-maĵoro. Super tiu la soloviolono leviĝas en alsupra kaj poste desupra figuro. Ĝemece desupra apoĝaturo destinas taktojn 4-8. Kromate desupra basfiguro super c-c-b-a je tio plenigas la paŭzojn de la ĝemmotivo. La dinamiko malpliiĝas en diminuendo ĝis ppp. Ne estas celata la dominanto, sed foraj tonaloj kiel C- kaj F-maĵoro. Post io sekvas oktakta detranĉo (taktoj 9-17) kresĉende super kromate desupra baso. La violonoj kontibruas al tio en la unuaj kvar taktoj ankaŭ per kromatece al- kaj desupra demando- kaj respondoludo. Kaj ekde takto 13 estas pli kaj pli alten turniĝanta sekvenco. Sin alternaj lignobloviloj kaj kornoj, rememorantaj je la ĝemmotivo de taktoj 4 kaj sekvaj, pririĉigas la sonbildon aldone. Sekvas plene instrumentita kulmino en ff (taktoj 17-20). Ĉi tiun tamen tuj interrompas tritakta arĉista detranĉo en pp. Ĉi tiun Haas karakterizis surmontrante sur la moteto Ave Maria de Bruckner el 1856 kiel "Maria-kadenco". [3]

Efiko redakti

Bruckner mem direktis la unuan prezentadon de la simfonio en Vieno en 1877. La koncerto tamen estis fiasko. Bruckner ja scipovis dirigenti ĥoron, sed li havis nur malmultan sperton en la direktado de simfoniorkestro. La viena publiko alkutimiĝinta al bonaj koncertoj, kiu al la verkaro de Bruckner ne estis tre akceptema, forlasis grandparte la koncerthalon jam dum la prezentado. Eĉ orkestranoj forlasis la scenejon. Unu el la malmultaj subtenantoj estis Gustav Mahler, kiu i.a. verkis de la simfonio partituron por piano kaj kiel danko ricevis la manskriban manuskripton de la unuaj tri movimentoj. La vidvino de Gustav Mahler, Alma Mahler-Werfel, provis fine de la 1930-aj jaroj vendi ĉi tiun manskribaĵon al la nazioj, kiuj pro la intereso de Adolf Hitler pri la muziko de Bruckner provis eŭropvaste, kolekti la ankoraŭ restantajn manuskriptojn.

Prilaboraĵoj redakti

En la prilaboradoj post la fiasko de la unua prezentado Bruckner precipe komencis mallongigojn je sia verko, ĉefe en la lasta movimento. Nur en 1977 oni publikis la originalan manuskripton. Ankoraŭ plej ofte estas prezentata la mallongigita versio de 1891, sekvata de tiu el 1877. Kelkaj malmultaj dirigentoj el la pli nova tempo kiel Georg TintnerJohannes Wildner favorigas la praversion de 1873, kvankam ĉi tiu klare distingiĝas de la pli postaj versioj kaj estas plena je Wagner-citaĵoj, kiujn Bruckner mem poste forprenis. Eliahu Inbal, Jonathan Nott, Kent Nagano kaj Simone Young surdiskigis la praversion sur lumdiskon.

Referencoj redakti

  1. Josef Tröller: Meisterwerke der Musik - Bruckner III. Symphonie d-moll, Wilhelm Fink Verlag, München, ISBN 3-7705-1227-8, Seite 31
  2. Thomas Röder: Auf dem Weg zur Bruckner Symphonie: Untersuchungen zu den ersten beiden Fassungen von Anton Bruckners 3. Symphonie, Stuttgart, 1987, p. 116
  3. R. Haas: Anton Bruckner, Potsdam, 1934; citita laŭ: Thomas Röder: Auf dem Weg zur Bruckner Symphonie: Untersuchungen zu den ersten beiden Fassungen von Anton Bruckners 3. Symphonie, Stuttgart, 1987, Seite 132

Literaturo redakti

  • Max Auer: Anton Bruckner - Mystiker und Musikant. Heyne, München 1982 ISBN 3-453-55095-1.
  • Renate Ulm (Hrsg.): Die Symphonien Bruckners. Entstehung, Deutung, Wirkung. Bärenreiter, Kassel 2005, ISBN 3-7618-1590-5.

Eksteraj ligiloj redakti