3-kvadrato

plurkvadrato de grando 3

En matematiko, 3-kvadrato estas plurkvadrato de ordo 3, kio estas plurlatero en la ebeno el tri egale ampleksaj kvadratoj koneksaj je latero al latero. Se turnadoj kaj reflektoj estas ne konsideritaj kiel generantaj malsamaj formojn, estas nur du malsamaj liberaj 3-kvadratoj: "I" kaj "L" (la "L" formo estas ankaŭ nomata kiel "V").

3-kvadratoj

Pro tio ke ambaŭ liberaj 3-kvadratoj havas reflektan simetrion, ili estas ankaŭ la nuraj eblaj 2 unuflankaj 3-kvadratoj (3-kvadratoj kun reflektoj konsiderataj kiel malsamaj). Se ankaŭ turnoj estas konsiderataj kiel malsamaj, estas 6 fiksitaj 3-kvadratoj: du I kaj kvar L formoj. Ili povas esti ricevitaj per turno de I-formo je 90° kaj per turno de L-formo je 90°, 180° kaj 270°.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti