3164 Prast

asteroido

3164 Prast estas malgranda, ne tre hela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 24-an de septembro 1960 per la kunlabora esploro de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden.

3164 Prast
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3164 Prast
Aliaj nomoj 6562 P-L ; 1971 SW ;
1972 VX ; 1979 BX1
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 24-a de septembro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
473,542 Gm (3,165 AU)
400,338 Gm (2,676 AU)
546,746 Gm (3,655 AU)
Discentreco 0,155
Meza anomaliangulo 303,756°
Klinangulo 2,340°
Periodo 2057,067 tagoj (5,632 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,78 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
64,486°
Argum. de periapsido 54,687°
Fizikaj ecoj
Diametro 19,09 ± 2,3 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0843 ± 0,025
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,9
vdr

Tom Gehrels fotis ĝin sur unu el la 130 fotografiaj platoj eksponitaj en septembro kaj oktobro 1960, per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar (apud San-Diego). Tiuj platoj estis senditaj poste en Leiden (Nederlandon), kie ili estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la usonan veteranon de la vjetnama milito Martin Thomas Prast (1947 - 1998)[1]. Paraplego pro militvundo, li fondis, kun sia patro, societon de scienca esploro pri proteziko por helpo al la moviĝo de handikapuloj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3163 Randi3164 Prast3165 Mikawa