317 Roksano

asteroido
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la asteroido Roksano. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Roksano.

317 Roksano estas malgranda, sed eksterordinare hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

317 Roksano
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 317 Roxane
Aliaj nomoj A891 RD
Nomita laŭ Roksano vd
Malkovro
Malkovrinto Auguste Charlois
Dato de malkovro 11-a de septembro 1891
Loko de malkovro Nico (Francio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
342,045 Gm (2,286 AU)
312,879 Gm (2,091 AU)
371,212 Gm (2,481 AU)
Discentreco 0,085
Meza anomaliangulo 191,140°
Epoko: 1-a de julio 2021
Klinangulo 1,763°
Periodo 1263,147 tagoj (3,458 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,66 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
151,460°
Argum. de periapsido 186,872°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata: 20.56 km
Ĉefa korpo: 19.86 ± 0.12 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
6,81 × 1015 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0052 m/s²
9,9 m/s
Rotacia periodo 0,3404 tago (8,169 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 157 K
Geometria albedo 0.525 ± 0.079
Observaj ecoj
Spektroklaso E
Absoluta magnitudo 10,03
vdr

Malkovro redakti

Malkovris ĝin la 11-an de septembro 1891 la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Roksano, la edzino de Aleksandro la Granda, (la oficiala nomo, unue "Roxana" estis ŝanĝita al "Roxane").

Ecoj redakti

La spektro de 317 Roksano kongruas kun tiu, de meteorŝtono falinta en Teksason en 1946[1] kaj estas eblo, ke tiu meteoroido devenus el 317 Roksano.

Satelito redakti

La 24-an de novembro 2009, satelito de 317 Roksano estis malkovrita de W. J. Merline, P. M. Tamblyn, J. D. Drummond, J. C. Christou, A. R. Conrad, B. Carry, C. R. Chapman, C. Dumas, D. D. Durda, W. M. Owen kaj B. L. Enke per la adaptiĝema optiko de la teleskopo Gemini North de Mauna Kea[2].

La satelito maldaŭre nomita S/2009 (317) 1 havas diametron de 5,3 km kaj estis observita je distanco de 245 km de la ĉefa korpo. Ĝi orbitas kun periode de 11.54 ± 0.07 tagoj sur orbito de duona grandakso de 247 ± 1.2 km. Ĝi ricevis la nomon de la princino Olympias, patrino de Aleksandro la Granda.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
316 Goberta317 Roksano318 Magdalena