323 Brucia

asteroido
(Alidirektita el 323 Brucio)

323 Brucia estas mezgranda, meze hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

323 Brucia
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 323 Brucia
Aliaj nomoj A923 JA; 1934 JC
Nomita laŭ Catherine Wolfe Bruce vd
Malkovro
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro 22-a de decembro 1891
Loko de malkovro Hejdelbergo (Germanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
356,299 Gm (2,382 AU)
248,717 Gm (1,663 AU)
463,882 Gm (3,101 AU)
Discentreco 0,302
Meza anomaliangulo 7,084°
Klinangulo 24,227°
Periodo 1 342,532 tagoj (3,676 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,85 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
97,460°
Argum. de periapsido 291,333°
Fizikaj ecoj
Diametro 35,8 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
4,81 × 1016 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0100 m/s²
0,0189 km/s
Rotacia periodo 0,3942 tago (9,460 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 176 K
Geometria albedo 0,176
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 9,73
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis la unua asteroido malkovrita de la germana astronomo Max Wolf, la 22-an de decembro 1891 elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl sur la monto Königstuhl apud Hejdelbergo. Ĝi estis ankaŭ la unua asteroido malkovrita per astrofotografio.

Nomo redakti

Ĝi estis tiel nomita honore al Catherine Wolfe Bruce, usona mecenino por la astronomio, kiu monhelpis la akiron de la refraktoro per kiu la asteroido estis malkovrita.

Orbito redakti

Ĝi estas klasifikita kiel Marsrenkonta asteroido, ĉar ĝia orbito (rigardita orte al la ekliptiko) tanĝas tiun de Marso. Tamen, la orbito de Brucia estas tiel klinita, ke, en ĝia periapsido, ĝi estas tre malproksima de la orbita ebeno de Marso.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
322 Phaeo323 Brucia324 Bamberga