3833 Calingasta

asteroido
(Alidirektita el 3833 Kalingasto)

3833 Calingasta estas marsrenkonta asteroido malkovrita la 27-an de septembro 1971 de la argentina astronomo Carlos Ulrrico Cesco kaj de la usona astronomo James B. Gibson elde la Observatorio Félix Aguilar (tiam konata sub la nomo de "Observatorio El Leoncito"), en la provinco de San Juan (Argentino).

3833 Calingasta
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3833 Calingasta
Aliaj nomoj 1971 SC; 1984 SC
Nomita laŭ Calingasta Department vd
Malkovro
Malkovrintoj Carlos U. Cesco kaj
James B. Gibson
Dato de malkovro 27-a de septembro 1971
Loko de malkovro San Juan (Argentino)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
328,396 Gm (2,195 AU)
200,714 Gm (1,342 AU)
456,078 Gm (3,049 AU)
Discentreco 0,389
Meza anomaliangulo 103,814°
Klinangulo 11,999°
Periodo 1187,975 tagoj (3,252 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,09 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
170,235°
Argum. de periapsido 173,901°
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 199 h vd
Observaj ecoj
Spektroklaso Cb
Absoluta magnitudo 15,0
vdr

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la departemento de Calingasta, kie situas la observatorio Félix Aguilar en la Nacia parko El Leoncito. Tiu regiono, taŭgega por astronomiaj observoj, estis deklarita ambaŭe ekologia kaj astronomia naturrezervejo por protekti la observajn kondiĉojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3832 Shapiro3833 Calingasta3834 Zappafrank