3834 Zappafrank

asteroido

3834 Zappafrank estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 11-an de majo 1980 de la slovaka astronomo Ladislav Brožek elde la observatorio de la monto Kleť, apud České Budějovice en Ĉeĥio.

3834 Zappafrank
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 3834 Zappafrank
Aliaj nomoj 1980 JE; 1984 GJ;
1984 HD
Nomita laŭ Frank Zappa vd
Malkovro
Malkovrinto Ladislav Brožek
Dato de malkovro 11-a de majo 1980
Loko de malkovro České Budějovice
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
381,635 Gm (2,551 AU)
307,920 Gm (2,058 AU)
455,349 Gm (3,044 AU)
Discentreco 0,193
Meza anomaliangulo 236,278°
Klinangulo 14,066°
Periodo 1488,272 tagoj (4,075 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,64 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
55,500°
Argum. de periapsido 171,085°
Fizikaj ecoj
Diametro 9,883 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,063 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,6
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la usonan kantiston kaj muzikiston Frank Zappa (19401993).

Kelkaj monatoj post la morto de la kantisto, Dr. John V. Scialli, leĝa psikatriisto de Fenikso (Arizono), iniciatis interretan kampanjon ĉe la fervoruloj de Frank Zappa por doni ties nomon al astro.

Li unue sensukcese provis fari ke Internacia Astronomia Unio tiel nomu ekstersunsisteman planedon orbitantan ĉirkaŭ kvazaro en la Virgo. Komenco de 1994, li ricevis helpon de Brian G. Marsden de la Minor Planet Center; li mem estis partizano de honori la memoron de Frank Zappa kaj proponis nomi asteroidon.

La nomoj "Zappa" aŭ "Frankzappa", elektitaj de Dr. Scialli, maltaŭgus por asteroido, ĉar jam ekzistis asteroido 2813 Zappalà (honore al la itala astronomo Vincenzo Zappalà), kaj la nomoj de tro multenombraj asteroidoj komencas per "Frank", nome:

La nomo Zappafrank estis do preferita kaj adoptita la 22-an de julio 1994. La komitato de IAU estimis, ke estis bona elekto por asteroido malkovrita de ĉeĥoslovaka astronomo, ĉar Frank Zappa estis rigardita en ĉeĥoslovaka antaŭ 1989 kiel simbolo de libereco kaj demokratio, kaj eĉ Václav Havel estis unu el liaj fervoruloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (3001 - 4000)Poste:
3833 Calingasta3834 Zappafrank3835 Korolenko