4230 van den Bergh
asteroido
4230 van den Bergh estas malgranda, malhela, malrapide rotacianta asteroido de la ekstera asteroida zono, ano de la Hilda grupo, tiu grupo da asteroidoj en orbita resonanco 3:2 kun Jupitero.
4230 van den Bergh | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 4230 van den Bergh |
Aliaj nomoj | 1973 ST1; 1978 JB2 ; 1979 OD |
Nomita laŭ | Sidney van den Bergh vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro | 19-a de septembro 1973 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono Outer Main Belt vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
590,268 Gm (3,946 AU) 511,960 Gm (3,422 AU) 668,577 Gm (4,469 AU) |
Discentreco | 0,133 |
Meza anomaliangulo | 146,345° |
Klinangulo | 3,098° |
Periodo | 2862,757 tagoj (7,838 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 14,98 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
160,567° |
Argum. de periapsido | 23,943° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 28,461 ± 0,562 km |
Rotacia periodo | 3,66 tagoj (87,918 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,050 ± 0,008 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 11,83 |
Malkovro redakti
Ĝi estis malkovrita la 19-an de septembro 1973 de la usona astronomo Tom Gehrels kaj de la nederlandaj geastronomoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, elde la Observatorio de la Monto Palomar (apud San-Diego, Usono).
Nomo redakti
Ĝi estis nomita en honoro de la nederland-devena kanada astronomo Sidney van den Bergh, eks-direktoro de la Dominia Astrofizika Observatorio en Viktorio.
Eksteraj ligiloj redakti
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle Asteroido (4230) van den Bergh, de la Reĝa Astronomia Societo de Kanado Arkivigite je 2015-07-05 per la retarkivo Wayback Machine
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: |
---|---|---|
4229 Plevitskaya | 4230 van den Bergh | 4231 Fireman |