5121 Numazawa

asteroido

5121 Numazawa estas malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de januaro 1989 de la japanaj astronomoj Masayuki Yanai kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio sur la insulo Hokajdo.

5121 Numazawa
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5121 Numazawa
Aliaj nomoj 1989 AX1; 1941 WO;
1954 PA; 1984 QF1
Nomita laŭ Shigemi Numazawa vd
Malkovro
Malkovrintoj M. Yanai kaj K. Watanabe
Dato de malkovro 15-a de januaro 1989
Loko de malkovro Kitami (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
333,696 Gm (2,231 AU)
276,819 Gm (1,850 AU)
390,573 Gm (2,611 AU)
Discentreco 0,1704
Meza anomaliangulo 49,779°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 6,455°
Periodo 1216,847 tagoj (3,332 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,94 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
358,253°
Argum. de periapsido 20,859°
Terdistanco
- Minimuma

127,763 Gm (0,8540 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 7,24 ± 0,13 km
Ĉefa korpo : 7,01 ± 0,13 km
Rotacia periodo 0,1110 tago (2,665 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,256 ± 0,029
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,11
vdr

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 3:10 kun la Tero.

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la japana amatora astronomo kaj ilustristo Shigemi Numazawa.[1] Lia sperto kiel astrofotografisto inspiris al li ilustraĵojn kun kosmaj kaj sciencfikciaj temoj.[2]

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 20-an de oktobro 2021 de V. Benishek, P. Pravec kaj R. Durkee per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 14-an de februaro 2022.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,82 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 12 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 0,7158 ± 0,0004 tago (17,18 ± 0,01 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5120 Bitio5121 Numazawa5122 Mucha