5235 Jean-Loup

asteroido
(Alidirektita el 5235 Johano-Lupo)

5235Jean-Loup estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 16-an de septembro 1990 de la usona astronomo Henry E. Holt elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

5235Jean-Loup
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5235 Jean-Loup
Aliaj nomoj 1990 SA1  ; 1934 PE ;
1951 JV ; 1969 TT2 ;
1982 FM1 ; 1983 RA5
Nomita laŭ Jean-Loup Bertaux vd
Malkovro
Malkovrinto Henry E. Holt
Dato de malkovro 16-a de septembro 1990
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
343,764 Gm (2,298 AU)
294,979 Gm (1,972 AU)
392,549 Gm (2,624 AU)
Discentreco 0,142
Meza anomaliangulo 123,295°
Klinangulo 4,852°
Periodo 1272,332 tagoj (3,483 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,65 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
257,683°
Argum. de periapsido 30,732°
Fizikaj ecoj
Diametro 6,709 km vd
Rotacia periodo 2,4523 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,36 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,8
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la franca planedologo Jean-Loup Bertaux, estro de la Departemento pri Sunsistemaj Studoj de la Servo pri Aeronomio de la CNRS, fakulo pri la interstela medio, la suna vento kaj la planedaj atmosferoj. De 1964, li ludis gravan rolon pri la misioj de kosmosondiloj de la Sunsistemo en kunlaborado kun usonaj kaj rusaj kolegoj. Li estis la unua, kiu mapis la nubon da hidrogeno ĉirkaŭ kometo kaj en 1975 li malkovris la interstelajn ventojn.

Li ricevis en 2010 la Medalon Huygens de la Eŭropa Unio de Tersciencoj[1].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5234 Sechenov5235 Jean-Loup5236 Yoko