5261 Eureka

asteroido
(Alidirektita el 5261 Eŭreko)

5261 Eureka estas tre malgranda, meze hela duopa asteroido. Ĝi estas la unua malkovrita marsa trojano: ĝi orbitas, kun granda klinangulo, proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Suno-Marso.

5261 Eureka
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5261 Eureka
Aliaj nomoj 1990 MB
Nomita laŭ Eŭreka vd
Malkovro
Malkovrintoj H. E. Holt kaj D. H. Levy
Dato de malkovro 20-a de junio 1990
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido
Troja asteroido de Marso vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
227,925 Gm (1,524 AU)
213,182 Gm (1,425 AU)
242,668 Gm (1,622 AU)
Discentreco 0,06468
Meza anomaliangulo 218,261°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 20,280°
Periodo 686,906 tagoj (1,881 jaroj)
Meza cirkulrapido 24,13 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
245,029°
Argum. de periapsido 95,543°
Terdistanco
- Minimuma

74,723 Gm (0,4995 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 1,28 ± 0,07 km
Ĉefa korpo : 1,19 km
Rotacia periodo 0,1121 tago (2,6902 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,182 ± 0,054
Observaj ecoj
Spektroklaso Sr
Absoluta magnitudo 16,13
vdr

Laŭ ĝia spektra klaso, ĝia surfaco aspektas riĉa je olivino.

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 20-an de junio 1990 de la usonaj astronomoj Henry E. Holt kaj David H. Levy elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

Nomo redakti

Ĝia nomo aludas al ekkrio Eŭreka (greke: εὕρηκα = "mi trovis") de Arkimedo. Estas tradicia ĝojkrio okaze de subita malkovro.

Oni ne konfuzu ĝin kun 4133 Heureka.

De tiam, kvar aliaj trojanoj de Marso estis malkovritaj kaj numerotitaj: (121514) 1999 UJ7 en L4; (101429) 1998 VF31, (311999) 2007 NS2 kaj (385250) 2001 DH47 en L5.
Kvar aliaj trojanoj ne ankoraŭ estis numerotitaj : 2011 SL25, 2011 SC191, 2011 UN63 kaj 2011 UB256.[1]

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 28-an de novembro 2011 per observoj de lumaj kurboj, anoncita en septembro 2014.

Tiu satelito havas diametron de 0,46 km. Ĝi orbitas kun duona grandakso de ĉirkaŭ 2,1 km kaj orbita periodo de 16,93 horoj (0,7054 ± 0,0004 tago), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5260 Philvéron5261 Eureka5262 Brucegoldberg