5495 Rumyantsev

asteroido

5495 Rumyantsev estas malgranda malhela asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 6-an de septembro 1972 de la ukraina astronomino Ljudmila Vasilievna Ĵuravljova elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno (en tiama Sovetunio, poste en Ukrainio, nun en Respubliko Krimeo, Rusio).

5495 Rumyantsev
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5495 Rumyantsev
Aliaj nomoj 1972 RY3 ; 1976 GP2
Nomita laŭ Nikolay Rumyantsev vd
Malkovro
Malkovrinto Ljudmila Ĵuravljova
Dato de malkovro 6-a de septembro 1972
Loko de malkovro Nauĉno (Krimeo, Ukrainio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Outer Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
510,652 Gm (3,413 AU)
487,360 Gm (3,258 AU)
533,944 Gm (3,569 AU)
Discentreco 0,0456
Meza anomaliangulo 168,117°
Klinangulo 9,228°
Periodo 2303,550 tagoj (6,307 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,11 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
32,994°
Argum. de periapsido 279,245°
Fizikaj ecoj
Diametro 27,76 ± 4,6 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0833 ± 0,036
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 11,10
vdr

Ĝia nom honoras la rusan grafon Nikolaj Petroviĉ Rumjancev (cirile : Николай Петрович Румянцев, 17541828), ministron pri komerco de 1802 al 1811, ministron pri eksteraj aferoj de 1808 al 1812, Ŝtatan kancelieron de 1810 al 1812 kaj prezidenton de la Ŝtata Konsilantaro de Rusio de 1810 al 1812. Li kolektis grandan kvanton da libroj, manuskriptoj, mapoj, raraj moneroj. Tiu kolekto iĝis pli malfrue la bazo de la Ŝtata Rusa Biblioteko.

Li estis grava helpanto por la tiamaj rusaj esplorvojaĝoj ; pro tio oni donis lian nomon ankaŭ al pluraj specioj de floroj kaj unu de lepidoptero.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5494 Johanmohr5495 Rumyantsev(5496) 1973 NA