5535 Annefrank

asteroido

5535 Annefrank estas malgranda hela asteroido de la asteroida zono, ano de la Aŭgusta familio. Ĝi estis malkovrita la 23-an de marto 1942 de la germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl (Germanio).

5535 Annefrank
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Annefrank : foto far'de Stardust
Annefrank : foto far'de Stardust
Annefrank : foto far'de Stardust
asteroido
Oficiala nomo 5535 Annefrank
Aliaj nomoj 1942 EM ; 1978 EK6 ;
1986 TV14 ; 1991 BO2
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Anne Frank vd
Malkovro
Malkovrinto Karl Wilhelm Reinmuth
Dato de malkovro 23-a de marto 1942
Loko de malkovro Hejdelbergo (Germanio)
Unua superflugo Stardust
2-a de novembro 2002
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
330,984 Gm (2,212 AU)
309,870 Gm (2,071 AU)
352,099 Gm (2,354 AU)
Discentreco 0,0638
Meza anomaliangulo 143,760°
Klinangulo 4,246°
Periodo 1202,048 tagoj (3,291 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,02 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
120,658°
Argum. de periapsido 9,432°
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
6,6 x 5,0 x 3,4 km
4,8 km
Rotacia periodo ~0,63 tago (~15,12 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,18 al 0,24
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,2
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la juna knabino Anne Frank (19291945), kiu lasis kortuŝan ateston pri la vivo de ŝi kaj ŝia familio, kaŝitaj dum la nazia okupado de Nederlando.

Esploro redakti

La 2-an de novembro 2002, la usona kosmosondilo Stardust pasis apud la asteroido je distanco de 3079 km. Dum 25 minutoj, la sondilo faris 60 fotografiojn de la asteroido. La senditaj bildoj montras korpon en formo de kruda triangula prismo de 6,6 km x 5,0 km x 3,4 km (duoble pli granda ol oni opiniis). Ĝia albedo estis kalkulata inter 0,18 kaj 0,24.

Tiu preterpaso utilis testi la diversajn instrumentojn de la kosmosondilo, kies celo estis la perioda kometo 81P/Wild.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
(5534) 1941 UN5535 Annefrank5536 Honeycutt