5641 McCleese

asteroido

5641 McCleese estas malrapide rotacianta, malgranda sed tre hela marsrenkonta asteroido, malkovrita la 27-an de februaro 1990 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

5641 McCleese
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5641 McCleese
Aliaj nomoj 1990 DJ; 1973 GA
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 27-a de februaro 1990
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
272,199 Gm (1,820 AU)
237,764 Gm (1,589 AU)
306,635 Gm (2,050 AU)
Discentreco 0,127
Meza anomaliangulo 22,068°
Klinangulo 22,199°
Periodo 896,481 tagoj (2,454 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
151,336°
Argum. de periapsido 57,119°
Fizikaj ecoj
Diametro 5,68 ± 0,5 km
Rotacia periodo ~17,4 tagoj (~418 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,4552 ± 0,088
Observaj ecoj
Spektroklaso A
Absoluta magnitudo 12,7
vdr

Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj de spektroklaso A, kiuj montras la spektran linion de la olivino. Oni supozas, ke tiaj asteroidoj estas eroj de diferenciĝita mantelo de pli granda korpo.

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la usona planedologo Daniel J. McCleese[1], scienca estro en la Jet Propulsion Laboratory; fakulo pri la planedaj atmosferoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5640 Yoshino5641 McCleese5642 Bobbywilliams