5817 Robertfrazer

asteroido

5817 Robertfrazer estas malgranda, tre hela duopa marsrenkonta asteroido, malkovrita la 5-an de septembro 1989 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, norde de San-Diego (Kalifornio, Usono).

5817 Robertfrazer
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5817 Robertfrazer
Aliaj nomoj 1989 RZ; 1959 RH ;
1959 RQ
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 5-a de septembro 1989
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
360,078 Gm (2,407 AU)
237,367 Gm (1,587 AU)
482,789 Gm (3,227 AU)
Discentreco 0,3408
Meza anomaliangulo 203,715°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 21,110°
Periodo 1363,971 tagoj (3,734 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
340,469°
Argum. de periapsido 82,767°
Terdistanco
- Minimuma

111,248 Gm (0,7436 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 6,5 ± 1,4 km
Ĉefa korpo : 6,39 ± 1,38 km
Rotacia periodo 0,1688 tago (4,0508 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,297 ± 0,162
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 12,94
vdr

Ĝia spektra klaso "S" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Ĝi estas en orbita resonanco 1:2 kun Marso.

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras Robert E. Frazer, amikon de la malkovrintino, studenton pri optiko ĉe la Universitato de Roĉestro kaj partopreninton al multenombraj kosmaj projektoj de la Jet Propulsion Laboratory.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 10-an de januaro 2020 de R. D. Stephens kaj B. D. Warner per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita en decembro 2020.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,21 km, orbitan duonan grandakson de ĉirkaŭ 16 km kaj orbitan periodon de 1,2026 ± 0,0003 tago (28,862 ± 0,007 horoj), ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5816 Potsdamo5817 Robertfrazer(5818) 1989 RC1