596 Scheila

asteroido
(Alidirektita el 596 Ŝejlo)

596 Scheila estas granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

596 Scheila
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 596 Scheila
Aliaj nomoj 1906 UA; 1949 WT
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Scheila vd
Malkovro
Malkovrinto August Kopff
Dato de malkovro 21-a de februaro 1906
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
437,723 Gm (2,926 AU)
365,168 Gm (2,441 AU)
510,278 Gm (3,411 AU)
Discentreco 0,166
Meza anomaliangulo 233,837°
Klinangulo 14,669°
Periodo 1 828,695 tagoj (5,005 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,41 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
70,736°
Argum. de periapsido 176,488°
Fizikaj ecoj
Diametro 113,34 km
Rotacia periodo 0,6603 tago (15,848 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0379
Observaj ecoj
Spektroklaso PCD
Absoluta magnitudo 8,9
vdr
Ne konfuzu kun la hela, mezgranda 30211 Sheilah.

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 21-an de februaro 1906.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon Scheila, tiu de brita lernantino de la Universitato de Hajdelbergo, amikino de August Kopff.

Oni ne konfuzu 596 Scheila kun 30211 Sheilah.

Kometaspekta aktiveco redakti

 
596 Scheila ĉirkaŭata de polva "hararo"
(fotita 12-an de decembro 2010 fare de Kevin Heider)

La 12-an de decembro 2010, la usona astronomo Steve Larson konstatis la ĉeeston de polva hararo ĉirkaŭ 596 Scheila. Ekzameno de antaŭaj fotografioj montris ke la polva elĵeto komencis la 3-an de decembro 2010.

Spektroskopia observo indikas malĉeeston de gaso: prefere ol kometa aktiveco, tiu fenomeno povus esti estigita de la alfrapo de meteoroido de ĉirkaŭ 35 m kun rilativa rapideco de ĉ. 5 km/s.

En 2010 jam estis observita per la kosmoteleskopo Hubble la kometaspektan objekton P/2010 A2, rezultanta de asteroida kolizio. Objekto de la grando de 596 Scheila povas suferi po unu alfrapon de objekto de diametro 10-100 metroj ĉiuj 5 jaroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
595 Poliksena596 Scheila597 Bandusia