624 Hektoro

asteroido

624 Hektoro estas la plej granda troja asteroido konata: 370×195 km. Ĝi estas malhela D-tipa asteroido.

624 Hektoro
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Tri-dimensia modelo de 624 Hektoro laŭ ties luma kurbo. Tiu modelo ne inkludas Skamandrion
Tri-dimensia modelo de 624 Hektoro laŭ ties luma kurbo. Tiu modelo ne inkludas Skamandrion
Tri-dimensia modelo de 624 Hektoro laŭ ties luma kurbo. Tiu modelo ne inkludas Skamandrion
asteroido
Oficiala nomo 624 Hektor
Aliaj nomoj 1907 XM; 1948 VD
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Hektoro vd
Malkovro
Malkovrinto August Kopff
Dato de malkovro 10-a de februaro 1907
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Jupitera Troja asteroido
asteroido de Greka tendaro vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
781,183 Gm (5,222 AU)
762,145 Gm (5,095 AU)
800,220 Gm (5,349 AU)
Discentreco 0,024
Meza anomaliangulo 94,752°
Klinangulo 18,198°
Periodo 4358,521 tagoj (11,93 jaroj)
Meza cirkulrapido 13,03 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
342,791°
Argum. de periapsido 183,579°
Naturaj satelitoj S/2006 (624) 1
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
370 km × 195 km × 195 km
225 km vd
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~ 1,4 × 1019 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
~ 0,067 m/s²
~ 0,13 km/s
Rotacia periodo 0,2885 tago (6,924 horoj)[1]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 122 K
Geometria albedo 0,025
Observaj ecoj
Spektroklaso D
Absoluta magnitudo 7,49
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
13,79 vd
15,26
13,79
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,048"
0,078"
vdr

Malkovro redakti

Malkovris ĝin August Kopff la 10-an de februaro 1907 elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Nomo redakti

Ĝi estas en la grupo da asteroidoj "La Greka Tendaro" kaj iliaj nomoj estas tiuj de grekaj militistoj de la Troja milito, kun nur unu escepto, precize Hektoro (kiu estis troja batalinto).

Orbito redakti

Hektoro estas en la punkto de Lagrange L4 antaŭ Jupitero.[2] La grupo da asteroidoj ĉe tiu punkto estas nomata "La Greka Tendaro".

Ecoj redakti

Ĝia formo nenormale longa pensigas, ke ĝi estus duopa kontakta asteroido[3]. La observo de la kosmoteleskopo Hubble en 1993, pro tro malgranda angula distingivo, ne permesis pravigi tiun hipotezon[4].

Satelito redakti

 
624 Hektoro kaj ties luno Skamandrio

La 7-a de julio 2006, en la Observatorio W. M. Keck de Mauna Kea oni observis Hektoron per sistemo de adaptiĝema optiko kaj lasera gvidstelo, kies precizo estas 0,06 sekundoj de arko. Tio konfirmis la formon duoblan de Hektoro. Tiu observo ankaŭ malkovrigis ties sateliton, de diametro de ĉ. 12 ± 3 km kaj orbitanta kun duona grandakso de 957,5 ± 55,3 km , discentreco de 0,31 ± 0,03 kaj orbita periodo de 2.965 tagoj.[5][6]

En marto 2017, tiu asteroida luno ricevis la nomon de Skamandrios,[7] laŭ Skamandrio (greke Σκαμάνδριος), kromnomo de Astianakso: filo de Hektoro kaj Andromaĥo kaj mortigita en de la Troja Milito.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
623 Ĥimero624 Hektoro625 Xenia