677 Aaltje

asteroido
(Alidirektita el 677 Alĉo)

677 Aaltje estas malgranda hela asteroido de la ĉefa asteroida zono, ano de la Eosa familio.

677 Aaltje
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 677 Aaltje
Aliaj nomoj 1909 FR; A906 PA
Malkovro
Malkovrinto August Kopff
Dato de malkovro 18-a de januaro 1909
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
442,062 Gm (2,955 AU)
420,968 Gm (2,814 AU)
463,005 Gm (3,095 AU)
Discentreco 0,048
Meza anomaliangulo 288,078°
Klinangulo 8,482°
Periodo 1 854.679 tagoj (5,079 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
272,951°
Argum. de periapsido 281,536°
Terdistanco
- Minimuma

272,267 Gm (1,820 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 32.403 km
Rotacia periodo 0,692 tago (16,608 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.313
Observaj ecoj
Spektroklaso Sl
Absoluta magnitudo 9,5
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 18-a de januaro 1909 de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nederlandan inan antaŭnomon "Aaltje", honore al la nederlanda soprano kaj kantinstruistino Aaltje Noordewier-Reddingius.

Orbito redakti

Ĝia orbita periodo, 1854,679 tagoj, estas preskaŭ 3/7 de tiu de Jupitero (4331,572 tagoj) ĝi do estus en orbita resonanco kun ĉi-tiu planedo, kaj orbitas en la malpleno de Kirkwood ĉe 2,95 AU. Por malgrandaj objektoj, tio estigus orbitan nestabilecon. Tamen, 677 Aaltje estas sufiĉe granda, por ke ties orbito ne estis ŝanĝita de pli ol 0,01 AU dum la tuta vivdaŭro de la sunsistemo.[1] Eblas, ke orbitaj interagoj kun Cereso movigis ĝin al ĝia nuna orbito: La orbito de 677 Aaltje gvidas ĝin al pasoj relative proksimaj kun Cereso.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
676 Melitta677 Aaltje678 Fredegundis