6 Hebo

asteroido

6 Hebo estas granda asteroido de la asteroida zono.

6 Hebo
Asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 6 Hebe
Aliaj nomoj 1947 JB, A847 NA vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Hebo vd
Malkovro
Malkovrinto Karl Ludwig Hencke
Dato de malkovro 1-a de julio 1847
Loko de malkovro Drezdenko
(tiam "Driesen", en Germanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
362,959 Gm (2,426 AU)
289,958 Gm (1,938 AU)
435,960 Gm (2,914 AU)
Discentreco 0,201
Meza anomaliangulo 118,017°
Klinangulo 14,765° (sur la ekliptiko)
Periodo 1 380,373 t (3,78 j)
Meza cirkulrapido 18,93 km/s averaĝe
Longitudo de
suprenira nodo
138,752°
Argum. de periapsido 239,059°
Naturaj satelitoj ?
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
205 × 185 × 170 km[1]
185.18 ± 2,9 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,37 ×1019 kg[1]
~ 4 000 kg/m3[1]
~ 0,087 m/s2
~ 0,13 km/s
Rotacia periodo 0,3031 tago (7,2745 horoj)
Aksa kliniteco ~ 42°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 170 K
Geometria albedo 0,268
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Absoluta magnitudo 5,71
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
11,41 vd
11,5
7,5
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,065"
0,26"
vdr

Malkovro redakti

Hebo estas la sesa malkovrita asteroido, dua malkovro far de Karl Ludwig Hencke kiu antaŭe malkovris 5 Astraea.

Nomo redakti

Maldaŭre nomata 1947 JB, ĝi ricevis de Carl Friedrich Gauss la nomon "Hebo", tiu de Hebo (greke Ήβη), la helena diino de la juneco.

Simbolo redakti

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Hebo estas  .

Ecoj redakti

Ĝia maso estas ĉirkaŭ 0,5% de la maso de la tuta asteroida zono. Ĝia granda denso (kompareba kun tiu de Tero) pensigas pri kompakta korpo, ne frakasita de alfrapoj (male al aliaj tiagrandaj asteroidoj, kiuj similas amasojn da ŝtonetoj).

Ĝia surfaco aperas hela, kaj ŝajnas esti riĉa je metaloj (fero, nikelo) kaj similas tiu de la H-tipaj ĥondritoj. Hebo estus la ĉefa fonto de tiaj meteorŝtonoj, kaj de ferometeoritoj de tipo IIE.[2]

Ebla satelito redakti

la 5-an de marto 1977, Hebo kaŝis la stelon Kaffaljidhma (Gama de la Baleno). Ĉiuokaze, Paul D. Maley asertis esti malkovrinta naturan sateliton de Hebo, al kiu li donis la kromnomon "Jebe" (eltirata de "Hebe Jebe", fama angla kanzono). Tiu malkovro neniam estis konfirmita.[3]

Noto kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
5 Astraea6 Hebo7 Iris