7096 Napier

asteroido

7096 Napier estas malgranda malhela marsrenkonta asteroido, malkovrita la 3-an de novembro 1992 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

7096 Napier
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7096 Napier
Aliaj nomoj 1992 VM
Malkovro
Malkovrinto Robert H. McNaught
Dato de malkovro 3-a de novembro 1992
Loko de malkovro Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
414,884 Gm (2,773 AU)
205,342 Gm (1,373 AU)
624,426 Gm (4,174 AU)
Discentreco 0,505
Meza anomaliangulo 108,970°
Klinangulo 11,228°
Periodo 1686,942 tagoj (4,619 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,88 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
148,758°
Argum. de periapsido 254,895°
Fizikaj ecoj
Diametro 5,59 ± 0,4 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0428 ± 0,007
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,3
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la skota astronomo William (Bill) M. Napier. En kunlaboro kun Victor Clube, li estis la unua, kiu sugestis, ke alfrapoj de kometoj kaj asteroidoj havus gravan influon sur la tera vivo; kaj ke tiuj alfrapoj estus kaŭzitaj de periodaj perturboj de la Oorta nubo laŭ la movo de la sunsistemo rilate al la galaksia ebeno.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7095 Lamettrie7096 Napier7097 Yatsuka