7164 Babadzhanov

asteroido

7164 Babadzhanov estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 6-an de marto 1984 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).

7164 Babadzhanov
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7164 Babadzhanov
Aliaj nomoj 1984 ET ; 1986 WJ7 ;
1989 TC9 ; 1995 BE3
Nomita laŭ Pulat Babadzhanov vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 6-a de marto 1984
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
359,932 Gm (2,406 AU)
302,425 Gm (2,022 AU)
417,439 Gm (2,790 AU)
Discentreco 0,160
Meza anomaliangulo 194,452°
Klinangulo 4,195°
Periodo 1363,142 tagoj (3,732 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,21 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
126,635°
Argum. de periapsido 103,660°
Fizikaj ecoj
Diametro 4,411 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,362 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,5
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la taĝika sovetunia astronomo Pulat Babaĝanoviĉ Babaĝanov (cirile : Пулат Бабаджанович Бабаджанов), direktoro de la Instituto de Astrofiziko de la Taĝikia Akademio de la Sciencoj de Duŝanbeo. Liaj esploroj ampleksas la fotografian studon de la meteoroj, ties fizikon kaj dinamikon, la evoluon de la meteorfluoj, la asocioj de la kometoj kaj asteroidoj kun la meteorfluoj. Li estis rektoro de la Taĝikia Ŝtata Universitato, vic-prezidento de la Taĝikia Akademio de la Sciencoj kaj prezidento de la Komisiono 22 de la Internacia Astronomia Unio.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7163 Barenboim7164 Babadzhanov7165 Pendleton