728 Leonisis

asteroido
(Alidirektita el 728 Leoniziso)

728 Leonisis estas asteroido de la ĉefa asteroida zono, ebla ano de la Flora familio.

728 Leonisis
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 728 Leonisis
Aliaj nomoj 1912 NU; 1941 WR;
1968 UT; A907 UE
Astronomia simbolo vd
Malkovro
Malkovrinto Johann Palisa
Dato de malkovro 16-a de februaro 1912
Loko de malkovro Vieno
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
337,2 Gm (2,254 AU)
307,7 Gm (2,057 AU)
366,7 Gm (2,451 AU)
Discentreco 0,0873
Meza anomaliangulo 232,528°
Klinangulo 4,258°
Periodo 1 235,914 tagoj (3,38 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,84 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
82,701°
Argum. de periapsido 55,194°
Fizikaj ecoj
Diametro ?
Rotacia periodo 0,2327 tago (5,586 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo ?
Observaj ecoj
Spektroklaso ĉu A, ĉu Ld
Absoluta magnitudo 12,8
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la aŭstria astronomo Johann Palisa la 16-an de februaro 1912 elde la observatorio de Vieno.

Nomo redakti

Ĝia nomo estas kunmeto de la antaŭnomo de Leo Ganz, prezidento de la Societo pri Fiziko de Frankfurto (okaze de lia 70-a naskiĝdato) kaj de la nomo de la egipta diino Izisa, emblemo de la societo.

Ecoj redakti

Ĝia spektro estas necerta. Oni klasifikis ĝin en la maloftaj ĉu A-tipo ĉu Ld-tipo, kiuj estas spektro de "ŝtona" objekto, sed kun signifantaj malsimilecoj kun la klasika S-tipo. Tiu nekutima spektro igas ĝian anecon al la Flora familio necerta.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
727 Nipponia728 Leonisis729 Watsonia