7393 Luginbuhl

asteroido

7393 Luginbuhl estas tre malgranda sed neordinare hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 28-an de septembro 1984 de la usona astronomo Brian A. Skiff elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).

7393 Luginbuhl
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7393 Luginbuhl
Aliaj nomoj 1984 SL3; 1983 EE2 ;
1993 FM35
Nomita laŭ Christian B. Luginbuhl vd
Malkovro
Malkovrinto Brian A. Skiff
Dato de malkovro 28-a de septembro 1984
Loko de malkovro Flagstaff (Arizono, Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
335,152 Gm (2,240 AU)
268,125 Gm (1,792 AU)
402,178 Gm (2,688 AU)
Discentreco 0,200
Meza anomaliangulo 196,791°
Klinangulo 6,729°
Periodo 1224,821 tagoj (3,353 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,90 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
23,565°
Argum. de periapsido 331,645°
Terdistanco
- Minimuma

118,398 Gm (0,7914 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 5,473 ± 0,076 km
Ĉefa korpo : 5,08 km
Rotacia periodo 0,1120 tago (2,688 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,408 ± 0,065
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,2
vdr

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras Christian B. Luginbuhl,[1][2] de la Stacio de Flatsgaff de la Mararmea Observatorio de Usono. Li estas unu el la ĉefaj responsuloj por la promulgo kaj daŭra plifortigo de la leĝo kontraŭ la luma poluo en nordo de Arizono.

Satelito redakti

Ĝia satelito estis malkovrita la 4-an de decembro 2018 de B. D. Warner kaj B. A. Skiff uzinte observojn de lumaj kurboj elde la Centro por Sun-Sistemaj Studoj de Landers (Kalifornio), anoncita la 9-an de januaro 2019.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 2,03 km, orbitan grandan duonakson taksata je 16 km kaj orbitan periodon de 1,6426 ± 0,0001 tago (39,422 horoj), La rotacia periodo de la satelito estas ankoraŭ nekonataj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 – 8000)Poste:
7392 Kowalski7393 Luginbuhl7394 Xanthomalitia