7604 Kridsadaporn

asteroido

7604 Kridsadaporn estas marsrenkonta asteroido, malkovrita la 31-an de aŭgusto 1995 de la aŭstralia astronomo Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

7604 Kridsadaporn
asteroido
Orbito de 7604 Kridsadapono
Orbito de 7604 Kridsadapono
Orbito de 7604 Kridsadapono
asteroido
Oficiala nomo 7604 Kridsadaporn
Aliaj nomoj 1995 QY2; 1984 QD1 ;
1991 CF3
Malkovro
Malkovrinto Robert H. McNaught
Dato de malkovro 31-a de aŭgusto 1995
Loko de malkovro Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
465,255 Gm (3,110 AU)
197,714 Gm (1,322 AU)
732,796 Gm (4,898 AU)
Discentreco 0,575
Meza anomaliangulo 49,983°
Klinangulo 20,456°
Periodo 2003,304 tagoj (5,485 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
147,283°
Argum. de periapsido 266,246°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Spektroklaso C
Absoluta magnitudo 13,7
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de Kridsadaporn Ritsmitchai (19642004), naskiĝita en Songkhla (Tajlando). Ŝi kaj sia edzo Martin Callaway vivis kaj laboris en la Observatorio de Siding Spring. Ŝi estis tragike mortigita en trafikacidento. La taja antaŭnomo "Kridsadaporn" (taje กฤษดาพร [krìsàdāːphōn]) signifas "Dia beno".

Orbito redakti

Pro ĝia discentra orbito, Kridsadaporn estas klasifikata kiel "Nekutima Malgranda Planedo"[1] de la Minor Planet Center. Ĝi estas verŝaine estingita kometo, tie estas, kometo, kiu perdis siajn vaporiĝemajn materialojn.

Studo pri la evoluo de tiu orbito montras, ke, pro orbita resonanco kun Jupitero, ĝi povos iĝi terrenkontajupiterrenkonta asteroido, aŭ esti forpelita el la sunsistemo sur periodo de grandordo de 10 000 jaroj.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7603 Salopia7604 Kridsadaporn7605 Cindygraber