7960 Condorcet

asteroido

7960 Condorcet estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 10-an de aŭgusto 1994 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.

7960 Condorcet
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7960 Condorcet
Aliaj nomoj 1994 PW16 ; 1991 TP2 ;
1993 DM1
Nomita laŭ Nicolas de Condorcet vd
Malkovro
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro 10-a de aŭgusto 1994
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
326,874 Gm (2,185 AU)
302,812 Gm (2,024 AU)
350,937 Gm (2,346 AU)
Discentreco 0,0736
Meza anomaliangulo 17,298°
Klinangulo 3,245°
Periodo 1179,726 tagoj (3,230 jaroj)
Meza cirkulrapido 20,15 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
293,951°
Argum. de periapsido 296,781°
Fizikaj ecoj
Diametro 4,154 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,309 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,3
vdr

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en memoro de la franca filozofo, politikulo kaj matematikisto Marie-Jean-Antoine-Nicolas de Caritat, marquis de Condorcet (17431794), defendanto de la reformo de eduko kaj kredanto je la nedifinita pliboniĝebleco de la homaro. En sia juna aĝo, Condorcet montris konsiderindan matematikan talenton notinde en teorio de probabloj, kaj kiel amiko de d'Alembert li aktive partoprenis al la preparado de la Enciklopedio. Sed li estas ĉefe fama pro sia "Esquisse d'un Tableau historique des progrès de l'esprit Humain" (1795), kun sia fundamenta ideo pri la konstanta progreso de la homaro al fina perfekteco. Suspektita esti ĝirondano , li devis fuĝi, sed fine li estis kaptita kaj malliberigita en Bourg-la-Reine, kie li sinvenenigis.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7959 Alysecherri7960 Condorcet7961 Ercolepoli